Ádám Balázs

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ádám Balázs
Persona informo
Naskiĝo 14-an de aprilo 1973 (1973-04-14) (51-jaraĝa)
en Budapeŝto
Ŝtataneco Hungario
Familio
Patro Árpád Balázs (1937)
Okupo
Okupo komponisto
TTT
Retejo http://www.adambalazs.com/
vdr

Ádám Balázs [balAĵ], laŭ hungarlingve kutima nomordo Balázs Ádám estas hungara komponisto, altlerneja instruisto. Lia patro estis Árpád Balázs (1937).

Ádám Balázs [1] naskiĝis la 14-an de aprilo 1973 en Budapeŝto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Ádám Balázs frekventis ankaŭ muziklernejon ekde la aĝo 7, kie li pianludis. Jam en la lernejaj jaroj li decidis esti komponisto pri filmaj muzikoj. Li akiris diplomon en Scienca Universitato Loránd Eötvös en 1997, en la sekva studjaro li estis asistanto samloke. Pli frue en la lernojaro 1993 li studis en en:Westminster College (Missouri). Dum la studentaj jaroj li frekventis ankaŭ konservatorion en Budapeŝto, kie lia ĉefinstruisto estis Miklós Kocsár. En 1998 li translokiĝis al Novjorko, post 8 jaroj al Los Anĝeleso. Komence li estis kelnero, eĉ li instruis senpage, kie li estis akceptata, kiel komponisto. Li ricevis taskojn de televizioj, poste de filmoproduktejoj. En la 2010-aj jaroj li revenis al Hungario, kie li daŭris la komponadojn por filmoj. Ekde 2015 li ankaŭ instruas en la Muzikarta Universitato Ferenc Liszt.

Elektitaj filmaj muzikoj[redakti | redakti fonton]

  • In Profile (televida filmo, 1999)
  • en:The Elephant King (2006, kun 2 premioj)
  • Hacktion (televida serio, 79 epizodoj, 2011–2014)
  • Fapad (televida serio, 24 epizodoj, 2014–2015)
  • Testről és lélekről (premiita hungara filmo, 2017)

Elektitaj komponaĵoj[redakti | redakti fonton]

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]