Ágasegyháza
Ágasegyháza (AgaŝedjhAza) estas vilaĝo kun titolo vinvilaĝo en Hungario, en regiono Suda Ebenaĵo, en departemento Bács-Kiskun, en subregiono Kecskemét. La nomo signifas branĉa-eklezio.
Bazaj informoj
[redakti | redakti fonton]- Areo: 56 km²
- Loĝantaro: 1950
- Poŝtkodo: 6076
- Telefonprefikso: 76
Situo
[redakti | redakti fonton]Ágasegyháza situas sur ebenaĵo, laŭ traira flankovojo, laŭ fervojo Kecskemét-Fülöpszállás.
Historio
[redakti | redakti fonton]Ágasegyháza estis loĝata dum la neolitiko. Dum la mezepoko hungaroj kaj precipe kumanoj loĝis tie. La unua mencio devenis el 1353. Antaŭ la turkojn la loĝantoj rifuĝis al Kecskemét. Post la turka erao la loĝantoj fondis farmojn, ĉar el la urbo ne povis kulturi teron kaj bredadi hombestojn. La kampoj apartenis al Kecskemét. La loĝantaro okupiĝis pri fruktoj kaj pri vinbero. La memstara vilaĝo naskiĝis en 1925.
Vilaĝservoj estas lernejo, infanĝardeno, kulturdomo, biblioteko, interretejo, kuracejo, apoteko, familihelpa servo, klubo de maljunuloj.
Vidindaĵoj
[redakti | redakti fonton]- protektata natura ĉirkaŭaĵo, parto de Nacia parko Kiskunság
- katolika preĝejo de 1924
- kalvinana preĝdomo de 1938
Famuloj
[redakti | redakti fonton]György Székely (arkeologo) mortis pro laŭvoja aŭtoakcidento.