Ákos Timon

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Ákos TIMON [Akoŝ], laŭ hungarlingve kutima nomordo Timon Ákos estis hungara juristo, profesoro.

Ákos Timon [1] naskiĝis la 27-an de aŭgusto 1850 en Eger. Li mortis la 7-an de aprilo 1925 en Budapeŝto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Ákos Timon frekventis gimnaziojn en sia naskiĝurbo kaj Buda, poste li akiris juran diplomon en Universitato de Budapeŝto en 1874. Post 2 jaroj li doktoriĝis, krome li plulernis en Berlino, Lejpcigo, Parizo. Post siaj studoj li instruis en jura akademio en Győr inter 1877 kaj 1889, kie en 1880 li jam estis ordinara profesoro. Ekde 1878 li instruis ankaŭ en Universitato de Budapeŝto, kie li estis rektoro en la studjaro 1921. Tiutempe li estis familia jura instruisto de Jozefo Karolo de Habsburgo-Loreno. En 1896 li ricevis titolon ministeria konsilisto.

Elektitaj publikaĵoj[redakti | redakti fonton]

  • A germán ősalkotmány (1881)
  • A párbér Magyarországon (1902)
  • Magyar alkotmány- és jogtörténet tekintettel a nyugati államok fejlődésére (1916; pli frue germane 1904 – 1909)
  • A szent korona elmélete és a koronázás (1920)

Fontoj[redakti | redakti fonton]