Árpád Vida
Árpád Vida | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 4-an de aprilo 1884 en Târgu Mureș |
Morto | 21-an de februaro 1915 (30-jaraĝa) en Budakeszi |
Tombo | Malnova tombejo de Budapeŝto |
Ŝtataneco | Hungario |
Alma mater | Hungara Belarta Universitato (1908–1910) Hungara Belarta Universitato (1903–1907) |
Okupo | |
Okupo | pentristo gravuristo |
VIDA Árpád estis hungara pentristo naskita en Marosvásárhely la 4-an de aprilo 1884 kaj mortinta en Budakeszi la 21-an de februaro 1915.
Biografio
[redakti | redakti fonton]La desegninstruisto de Árpád Vida estis Károly Gulyás. Ekde 1903 li studis en Budapest kaj akiris diplomon de desegninstruisto. En 1907 kiel soldato li estis en Vieno. Poste li studis en Budapeŝto en la pentristlernejo. En 1908 la Belarta Muzeo aĉetis lian memportreton kaj li vojaĝis en Italujon kaj en 1910 li gajnis premion de afiŝkonkurso. En tiu jaro per stipendio li vojaĝis en Parizon, poste en Munkenon kaj denove en Italujon. Li mortis je tuberkolozo. Liaj pentraĵoj ĉeestis en internaciaj ekspozicioj en Dresden (1909), en Venecio (1910), en Romo (1911). Li gajnis Eszterházy-premion (1911). Multaj el liaj kreaĵoj neniiĝis en 1944.
Bibliografio
[redakti | redakti fonton]- Keresztes Gyula: Marosvásárhely szecessziós épületei, Difprescar Kiadó, Mvrhely, 2000
- Vida Árpád Művészet, Tizennegyedik évfolyam, 1915, Harmadik szám p. 165-167.[1]
- Dr. Hoffmann Edith: Erdélyi művészek stílusalakító törekvései Nyugat, 1940. 11. szám