Ça n'empêche pas les sentiments (filmo)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ça n'empêche pas les sentiments
filmo
Kina aperdato 1998
Ĝenro komedia filmo
Reĝisoro(j) Jean-Pierre Jackson
Scenaro Philippe Chevallier
Loko de rakonto Loire-Atlantique
Rolantoj Agnès Soral • Catherine Riaux • Cécile Bois • Charly Oleg • Franck-Olivier Bonnet • Jackie Berroyer • Jean-François Dérec • Jean-François Gallotte • Jean-Jacques Peroni • Luis Rego • Myriam Mézières • Philippe Chevallier • Régis Laspalès • Seymour Brussel • Sylvie Joly • Yves Belluardo
IMDb
vdr

Ça n'empêche pas les sentiments (Tio ne malhelpas sentimentojn) estas franca filmo de Jean-Pierre Jackson aperinta en 1998.

Temo[redakti | redakti fonton]

La amikeco inter du viroj, fariĝintaj reprezentantoj de vin-faristo, estas perturbata de la alveno de ĉarma kaj bela junulino, kiu enamiĝas al unu el ili.

Depost du jaroj, Félix ne plu pagas pensionon al sia edzino, kiu sendas al li justic-asignanton. Siaflanke, Raoul forlasas Odette post dek jaroj da komuna vivo kaj senlaboreco. Ambaŭ viroj hazarde renkontiĝas kaj dungiĝas kiel reprezentantoj de la vin-keloj de «Gai Vendangeur» (Gaja vinberisto), en Bretonio. Entreprenemaj kaj humurplenaj, ambaŭ kunuloj tamen malsukcesas. Damberlot, ilia ĉefo, minacas maldungi ilin. Félix kaj Raoul renkontas belan junulinon nomitan Eliane. Ili provdungas ŝin kaj plezure konstatas ke la vendoj plimultiĝas dank'al la ĉarmo de la fraŭlino. Félix amindumas Eliane, kio malplaĉas al Raoul, kiu montras pli kaj pli grandan malbonhumoron…

Teĥnikaĵoj[redakti | redakti fonton]

Rolularo[redakti | redakti fonton]

Komento[redakti | redakti fonton]

  • Félix kaj Raoul veturas per aŭto Panhard 17B L9 fabrikita en 1964 aŭ 1965. Ĝi estis produktita en 2998 ekzempleroj.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]