Élancourt
| Élancourt | |||||
|---|---|---|---|---|---|
|
Preĝejo Saint-Médard
| |||||
| komunumo en Francio | |||||
| Blazono | |||||
| Administrado | |||||
| Lando | Francio | ||||
| Regiono | Francilio | ||||
| Departemento | Yvelines | ||||
| Arondismento | Rambouillet | ||||
| Kantono | Maurepas | ||||
| |||||
| INSEE kodo | 78208 [+] | ||||
| Poŝtkodo | 78990 | ||||
| Kodo laŭ INSEE | 78206 | ||||
| En TTT | Oficiala retejo [+] | ||||
| Politiko | |||||
| Urbestro | S-ro Jean-Michel Fourgous 2014-2020 | ||||
| Demografio | |||||
| Loĝantaro | 26 389 (2011) | ||||
| Loĝdenso | 2 696 loĝ./km² | ||||
| Geografio | |||||
| Geografia situo | 48° 47′ N, 1° 57′ O (mapo)48.7838888888891.9580555555555Koordinatoj: 48° 47′ N, 1° 57′ O (mapo) | ||||
| Alto | De 100 al 230 m | ||||
| Areo | 9,79 km² | ||||
| Horzono | UTC +1 (+2 somere) | ||||
| |||||
| Alia projekto | |||||
Élancourt estas franca komunumo kaj pariza ĉirkaŭurbo, lokita en la departemento Yvelines kaj en la regiono Francilio. Ĝi havas proksimume 28 000 loĝantojn, kiujn oni kutime nomigas Élancourtois.

Geografio
[redakti | redakti fonton]Élancourt situas 15 kilometrojn okcidente de Versailles, kaj apartenas al la "nova urbo" Saint-Quentin-en-Yvelines, kiu arigas sep komunumojn. La aliaj ses komunumoj estas Guyancourt, La Verrière, Magny-les-Hameaux, Montigny-le-Bretonneux, Trappes kaj Voisins-le-Bretonneux.
En la komunumo troviĝas la plej alta loko de Francilio, kun 230 metroj : la monteto Élancourt, tute artefarita far la elfositaĵoj de la nova urbo.
Élancourt havas landlimojn kun la komunumoj Plaisir norde, Trappes oriente, Le Mesnil-Saint-Denis sudoriente, La Verrière sude, Maurepas sudokcidente kaj Jouars-Pontchartrain nordokcidente.
Vidindaĵoj
[redakti | redakti fonton]Malgraŭ rapida disvolviĝo, la urbo konservis kelkajn spurojn de sia estinteco. Inter la plej belaj postrestaĵoj, oni povas mencii la romanika preĝejo Saint-Médard, kiu datiĝas de la 12-a jarcento, sed ankaŭ la templana komandejo de La Villedieu, fondita en 1180 kaj freŝdate renovigita.



