Montigny-le-Bretonneux
![]() |
La titolo havas ankaŭ aliajn signifojn, por vidi ilin bonvolu rigardi la apartigilan paĝon: Montigny |
Montigny-le-Bretonneux | ||
---|---|---|
![]() La urbodomo de Montigny-le-Bretonneux | ||
Administrado | ||
Lando | ![]() | |
Regiono | Francilio | |
Departemento | Yvelines | |
Arondismento | Versailles | |
Kantono | Montigny-le-Bretonneux | |
Komunumaro | Saint-Quentin-en-Yvelines | |
Urbestro | Michel Laugier (2008–2014) | |
Insee-kodo | 78423 | |
Poŝtkodo | 78180 | |
Demografio | ||
Loĝantaro | 33 337 (2010) | |
Loĝdenso | 3 124,4 loĝ./km2 | |
Geografio | ||
Koordinatoj | 48° 46′ N, 2° 2′ O (mapo)48.771112.03333Koordinatoj: 48° 46′ N, 2° 2′ O (mapo) | |
Alteco | 150 ĝis 171 m | |
Areo | 10,67 km2 | |
Situo | ||
Montigny-le-Bretonneux ([mɔ̃tiɲi lə bʁətɔnø]) estas komunumo en la departemento Yvelines, en la regiono Francilio. Ĝi havas 33 337 loĝantojn[1], kiuj nomiĝas franclingve Ignymontains.
Montigny-le-Bretonneux apartenas al la kunurba komunumaro Saint-Quentin-en-Yvelines.
Geografio[redakti | redakti fonton]
La urbo troviĝas 25 km sudokcidente de Parizo. La apudaj komunumoj estas Trappes, Magny-les-Hameaux, Voisins-le-Bretonneux, Guyancourt kaj Bois-d'Arcy.
Ĝia tuta teritorio estas urbo, krom malgranda arbarzono en suda parto.
Pri transportoj, komunikigas la urbon du stacidomoj (Saint-Quentin-en-Yvelines kaj Trappes), aŭtovojo A12 kaj naciaj vojoj N10, N12 kaj N286.
Historio[redakti | redakti fonton]
Montigny-le-Bretonneux longe estis vilaĝeto. Antaŭ la franca revolucio, la vilaĝo estis parto de la parko de la kastelo de Versailles.
Ĝi fariĝis parto de la interkomunumreto Saint-Quentin-en-Yvelines, kiam ĝi kreiĝis dum 1970-jardeko.
Ĝemelurboj[redakti | redakti fonton]
Kierspe, Germanio (15-a de oktobro 1988)
Lunca, Rumanio (17-a de aprilo 1989)
Denton, Unuiĝinta Reĝlando (5-a de decembro 1992)
Wicklow, Irlando (19-a de junio 1993)
San-Fernando, Hispanio (6-a de decembro 1997)
Marostica, Italio (23-a de junio 2007)
Fotoj[redakti | redakti fonton]
Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]
- ↑ Insee. Populations légales 2010 - 78423-Montigny-le-Bretonneux (france). Alirita la 13-an de februaro 2013.