Élysées La Défense (pariza metrostacio)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Élysées La Défense
Konstruaĵo "Élysées La Défense"
Konstruaĵo "Élysées La Défense"
proponita fervoja stacidomo
Lokigo
Lando Francio
Komunumo Puteaux (La Défense)
Geografia situo 48° 53′ 28″ N, 2° 14′ 17″ O (mapo)48.8911112.238056Koordinatoj: 48° 53′ 28″ N, 2° 14′ 17″ O (mapo)
Élysées La Défense (La Défense)
Élysées La Défense (La Défense)
DEC
Élysées La Défense
Élysées La Défense
Élysées La Défense
Situo sur mapo de Francio La Défense
Map
Élysées La Défense
Historio
Malfermo neniam malfermita
Administrado kaj utiligado
Metro-linio M01
vdr

Élysées La Défense estas aborta projekto de konstruado de stacio de la Metroo de Parizo.

Historio[redakti | redakti fonton]

Dum la 1970-aj jaroj, kiel rezulto de la konstruado de kelkaj konstruaĵoj en La Défense, la "Établissement public pour l'aménagement de la région de la Défense" (EPAD) planis plilongigon okcidenten de linio 1. Tial ĝi rezervis spacon sub la fundamentoj de iuj konstruaĵoj kio ebligus la konstruadon de du stacioj, La Défense - Michelet kaj Élysées La Défense.

En 1992, kiam RATP plilongigis la metrolinion, ĝi forĵetis trapason sub la Sejno, planitan de EPAD 20-kelk jarojn pli frue. Ĝi preferis anstataŭe plilongigi la linion super la Sejno, specife uzante la Ponton de Neuilly.

La nova vojo uzata hodiaŭ uzas la stacion La Défense, proksimume 100 metrojn nordokcidente de Élysées La Défense.

Neniu alirejo iam estis konstruita al la stacio kaj hodiaŭ ĝi estas nur kavo el betono alirebla nur tra luko kvin nivelojn sub la konstruaĵo "Élysées La Défense".

La stacio eble povus esti uzata en la plilongigo okcidenten de RER E.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Fonto[redakti | redakti fonton]

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Elysées La Défense (Paris Métro) en la angla Vikipedio.