Équipes Notre-Dame

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Équipes Notre-Dame (Teamoj Nia Sinjorino) estas katolika movado de geedzaj paroj.

Ĝin fondis franca pastro Henri Caffarel[1] kaj ĝi disvastiĝis en multaj landoj tra la mondo. La movado baziĝas sur teamoj da 4-6 paroj, kun spirita konsilanto (kutime pastro). La celo de la movado estas la spirita progreso de la geedzoj.

La iloj estas:

  • la "plezuro kunsidi": minimume ĉiumonata privata dialogo inter la geedzoj
  • monataj kunvenoj de la teamo kun interŝanĝo de spertoj kaj diskuto pri studtemo
  • ĉiujara kunloĝado

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]