Öregcsertő

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Öregcsertő (oregĉertO) estas vilaĝo en Hungario, en regiono Suda Ebenaĵo, en departemento Bács-Kiskun, en subregiono de Kalocsa. Öreg signifas maljuna.

La vilaĝo situas sur ebenaĵo, laŭ traira flankovojo. Kalocsa troviĝas 12, Kiskőrös 15 km-ojn for.

Historio[redakti | redakti fonton]

La unua mencio devenis el 1415 en formo Csertőháza (domo de Csertő). Fine de la turka erao la vilaĝo senhomiĝis, la kampoj apartenis al Kalocsa, ekde 1898 al Homokmégy. El tio disiĝis Öregcsertő kaj iĝis memstara vilaĝo en 1915. El Homokmégy disiĝis Kiscsertő (kiŝĉertO) (=malgranda Csertő) en 1922 kaj aliĝis al Öregcsertő.

Vilaĝservoj estas lernejo, infanĝardeno, kulturdomo, kuracejo, sportejo, poŝto.

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]