Loppa

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Øksfjord)
Loppa
komunumo de Norvegio

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Ŝtato  Norvegio
Departemento Troms kaj Finnmark
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 862  (2023) [+]
Loĝdenso 1 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 70° 14′ N, 22° 21′ O (mapo)70.23944444444422.348611111111Koordinatoj: 70° 14′ N, 22° 21′ O (mapo) [+]
Areo 688,88 km² (68 888 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Loppa (Troms og Finnmark)
Loppa (Troms og Finnmark)
DEC
Loppa
Loppa
Situo de Loppa
Loppa (Norvegio)
Loppa (Norvegio)
DEC
Loppa
Loppa
Situo de Loppa

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Loppa [+]
vdr

Loppa (jen norvege, en la nord-samea lingvo Láhpi kaj en la kvena Lappean) estas komunumo de Norvegio. Ĝi ĝis la jaro 2019 situis en malnova departemento (norvege fylke) Finnmark kaj ekde la komenco de la jaro 2020 apartenas al tiam kreita, unuigita departemento Troms kaj Finnmark. Laŭ la stato de 2023 en la komunumo vivis 862 loĝantoj sur areo de 688,88 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 1 loĝantoj/km². La administra centro de la komunumo estas la vilaĝo Øksfjord. Loppa estis proklamita kiel komunumo la 1-an de januaro 1838. Hasvik separiĝis el Loppa en 1858.

La komunumo estas la plej okcidenta de Finnmark.Ĝi alfrontas la malferman markolon de Atlantiko nome Lopphavet, kaj estas ĉefe marborda kun fjordoj kaj insuloj ĉe la giganta neĝarejo de la glaĉero Øksfjordjøkelen.

Plej da loĝantoj loĝas en Øksfjord, sed estas pli malgrandaj komunumoj laŭlonge de la marbordo kaj ĉe insuloj, ĉefe Nuvsvåg, Sandland, Bergsfjord, Brynilen, kaj la insulo Loppa. Tiu insulo estis iam la centro de la municipo, kaj de tie la nomo. Ne estas flughaveno, sed Øksfjord estas haveno por la boatoj de Hurtigruten.

Administra centro de la komunomo estas la loĝloko Øksfjord, kaj komunumestro estas Stein Thomassen.

La teritorio havas komunan limon kun la najbaraj komunumoj Hasvik, Alta, Kvænangen kaj Skjervøy. La departamenta ĉefurbo Tromsø per aŭta vojo, pro la fjorda kaj montara pejzaĝo iom kurba kaj tial pli longa ol la linia distanco, de Øksfjord situas en distanco de 492 kilometroj.

Blazono[redakti | redakti fonton]

La blazono estas moderna, nome el 19-a de decembro 1980. Ĝi montras grandan nigran kormoranon sur orkolora fono. La kormorano estis elektita kiel simbolo ĉar la vilaĝo estas tipa loko por fiŝkaptado, kio allogas kormoranojn.[1][2]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Norske Kommunevåpen (1990). Nye kommunevåbener i Norden. Alirita 2008-12-11.
  2. Kommunevåpen. Flags of the World (28 June 2002). Arkivita el la originalo je 2011-05-20. Alirita 2008-12-11.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Finnmark