Chacaltaya

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Ĉakaltajo)
Vidaĵo de la glaĉero Chacaltaya, 2002

16° 21′ 12″ S 68° 07′ 53″ U / 16.35333 °S, 68.13139 °U / -16.35333; -68.13139 (mapo) ChacaltayaĈakaltajo (Ajmara por malvarma vojo) estas monto en la bolivia Reĝa Kordilero kun pinto de 5421 m kaj videbleco al lago Titikako en la foro. La glaĉero de Ĉakaltajo degelis kaj malaperis en frua 2009. La glaĉero estis la plej alte situanta skiejo de la mondo, en Suda Ameriko kaj situante ĉ. 30 km de La Paz, proksime al montaro Huayna Potosí. La glaĉero estis 18.000 jarojn aĝa, 80% de ties kvanto degelis inter 1987 kaj 2007.

Skiejo[redakti | redakti fonton]

La skiejo, 2007

La glaĉero estis la sola skiejo de Bolivio kaj la plej alte sitanta lift-servita skiejo en la mondo.

Observatorio[redakti | redakti fonton]

Sur la monta alto de 5.220 m situas la Astrofizika Observatorio de Ĉakaltajo (Observatorio de Fisica Cosmica), kiun funkciigas la bolivia Universitato San Andres kun aliaj alilandaj universitatoj. Tio estas unu el la plej alte situantaj astronomiaj observatorioj kaj pro la ties maldensa aero grava loko de la gamaastronomio.