Reĝa Kordilero (Bolivio)

| Reĝa Kordilero | |||
|---|---|---|---|
| Cordillera Real | |||
| montaro | |||
La pintoj de Reĝa Kordilero kiel vidite ekde la bolivia Altiplano | |||
| montara sistemo [+] | |||
| Ŝtato | Bolivio | ||
| Regiono | Altiplano | ||
| Parto de | Andoj | ||
| Situo | Illimani | ||
| - alteco | 6 438 m | ||
| - koordinatoj | 16° 39′ S, 67° 47′ U (mapo)-16.653888888889-67.784722222222Koordinatoj: 16° 39′ S, 67° 47′ U (mapo) | ||
| Plej alta punkto | Illimani [+] | ||
| Longo | 125 km (77.67 mi) | ||
| Larĝo | 20 km (12.43 mi) | ||
| Geologia konsisto | granito | ||
| Materialo | granito [+] | ||
| Horzono | UTC (UTC-5) | ||
|
|||
|
|||
![]() |
|||
| Reĝa Kordilero | |||
La Reĝa Kordilero ( hispane : Cordillera Real ) estas montaro en la sudamerika Altiplano ( la Altebenaĵo de Andoj ) de Bolivio. Tiu masivo de faldmontaroj, plejparte konsistanta el granito, estas situanta sudoriente de Lago Titikako, kaj oriente de la bolivia ĉefurbo La-Pazo, mezurante 125 km laŭ longo kaj 20 km laŭ larĝo [1]. Malgraŭ la fakto ke ĝi troviĝas nur 17° al sudo de la ekvatoro, Reĝa Kordilero estas relative dense glaĉere okupata. Tiu estas kaŭzita de ĝia proksimeco al la amazoniaj malaltaĵoj kun la asociitaj humidaj aeramasoj.
Pintoj plej altaj ol 6 000 m
[redakti | redakti fonton]Estas ses pintoj pli altaj ol 6 000 m en la montaro kiuj estas, ekde nordo al sudo :
- Pico del Norte ( 6 070 m )
- Illampú ( 6 368 m )
- Ancohuma ( 6 427 m )
- Chachacomani ( 6 074 m )
- Huayna Potosi ( 6 088 m )
- Illimani ( 6 438 m )
Pintoj plej altaj ol 5 000 m
[redakti | redakti fonton]Aliaj rimarkindaj pintoj inkludas Mururaton ( 5 871 m ), Ĉakaltajon ( 5 421 m ), kaj Kondoriri-Masivon. Tiu ĉi estas montarmasivo de 13 pintoj, kiuj ĉiuj superas la 5 000 metrojn, inkluzive de Kapo de Kondoro ( 5 540 m ) kaj Malgranda Alpamajo ( 5 370 m ) [2] . Aliaj pintoj de la Kondoriri-Masivo inkludas Blankan Piramidon ( 5 250 m ) kaj Tariĥo ( 5 320 m ).
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Travel map of the Andes. Nelles Map. Arkivita el la originalo je 2010-09-24. Alirita 2010-12-10 . Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2010-09-24. Alirita 2011-09-10 .
- ↑ (2010) Newton P, Lillie M, Rosen N, Sameoe M, Davison J: Viva Travel Guides: Bolivia. Quito, Ecuador: Viva Publishing Network, p. 170–171. ISBN 9780979126499.





