Illimani

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Illimani
monto • climbing area
supermara alteco

6 439 m

Geografia situo 16° 38′ S, 67° 47′ U (mapo)-16.633333333333-67.790833333333Koordinatoj: 16° 38′ S, 67° 47′ U (mapo) f4
Illimani (Bolivio)
Illimani (Bolivio)
DEC
Illimani
Illimani
Situo de Illimani
Map
Illimani
vdr
Illimani, vidita el El Alto.
Illimani el supre.

Illimani (el Ajmara) estas la plej alta monto en la Reĝa Kordilero (parto de la Orienta Kordilero, submontaro de Andoj) de okcidenta Bolivio. Ĝi kuŝas ĉe la urboj El Alto kaj La Paz ĉe la orienta bordo de Altiplano. Ĝi estas la dua plej alta pinto en Bolivio, post Nevado Sajama, kaj la dekoka plej alta pinto en Sudameriko.[1] La neĝolinio kuŝas je ĉirkaŭ 4 570 m super marnivelo, kaj troviĝas glaĉeroj ĉe la norda flanko je 4 983 m. La monto havas kvar ĉefajn pintojn; el kiuj la plej alta estas la suda pinto, Nevado Illimani, kiu estas populara ascendejo por montogrimpistoj.

Geologie, Illimani estas komponita ĉefe el granodiorito, entrudita dum la Kenozoiko en la sedimentaj rokaĵoj, kiuj formas la kernon de la Reĝa Kordilero.[2]

Illimani estas tre videbla el la urboj El Alto kaj La Paz, kaj ĝi estas ties ĉefa markilo. La monto estis temo de multaj lokaj kantoj, ĉefe "Illimani", kun la jena rekantaĵo: "¡Illimani, Illimani, centinela tú eres de La Paz! ¡Illimani, Illimani, patrimonio eres de Bolivia!" ("Illimani, Illimani, vi estas sentinelo de La Paz! Illimani, Illimani, vi estas heredaĵo de Bolivio!")

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. The 6000m peaks of the Andes. andes.org.uk. Alirita 2007-04-13.
  2. Yossi Brain, Bolivia: a climbing guide, The Mountaineers, 1999, ISBN 0-89886-495-X. Kelkaj fontoj postulas ke Illimani estas ekstingita stratovulkano, sed tio ne pravas. Fakte neniu el la pintoj de la Cordillera Real estas vulkanaj; vidu Tom Simkin kaj Lee Siebert, Volcanoes of the World, a regional directory... (dua eldono), Smithsonian Institution/Geoscience Press, 1994, ISBN 0-945005-12-1.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]