Ĉara konkurso

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Ĉara konkurso sur romia mozaiko
La "Delfa ĉar-gvidisto", unu el la plej famaj skulptaĵoj el la antikva Grekio, montras la formon de la ĉara rajdanto, alta kaj maldika - kutime knabo.

Ĉar-konkurso estis tre ŝatata sporto en la antikva Grekio kaj Romio. Oni vetis je sukceso de iu armea ĉaro, reprezentinta diversajn grupojn (kiel "verdaj", "bluaj", sed ankaŭ "blankaj" kaj "ruĝaj"). La armeajn ĉarojn tiris 2-4 ĉevaloj.

La unua literatura mencio de la sporto okazis en la Iliado, en la olimpiaj ludoj ĝi aperis ekde 680 a.K.. Male al la malnovgrekaj sportistoj, la ĉar-gvidistoj ne estis nudaj - verŝajne pro sekurecaj zorgoj. Ĉar la sukceso de la ĉara vetkonkurso signifis enorman socian prestiĝon, la potenculoj partoprenis, reprezante sin per propra ĉaro.

En Romo, la ĉara konkurso okazis en la Circus Maximus. En Konstantinopolo ĝi okazis en la Hipodromo. La romianoj prenis la kutimon de la Etruskoj, kiuj mem prenis de la grekoj. Male al la grekoj, la romiaj gvidistoj tenis la kondukrimenon ne en la mano, sed ili rulis ĉirkaŭ la brako. Tiel ili havis pli firman prenon, sed ili akceptis per tio pli grandan danĝeron okaze de akcidento. Por tiun danĝeron mapliigi, ili kunportis tranĉilon por detranĉi la rimenon.

La plej fama ĉara konkurso de la kina historio okazis en la filmo Ben Hur. Ekde la 1990-aj jaroj okazas la Marché-Concours national des chevaux en Saignelégier en Svislando per romiaj armeaj ĉaroj.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]