Ĉarto de 1814

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ĉarto de 1814

La franca ĉarto de 1814 (franclingve Charte de 1814) estas konstitucio konsentita de la franca reĝo Ludoviko la 18-a iom post lia resurtronigo. Ĝi devenas de tio, ke la Viena kongreso depostulis la redaktadon de konstitucia teksto antaŭ la resurtronigo de la burbona dinastio. La ĉarto agnoskis la rajtojn, kiujn plejmultaj ŝtatoj de Okcident-Eŭropo jam havis tiutempe, ekzemple la leĝa egaleco de ĉiuj francoj kaj ĉiuj religioj

La ĉarto kreis novan, malpli potencan statuton por la reĝo de Francio kompare kun la periodo antaŭ la franca revolucio de 1789. La ministroj tamen restis responsaj antaŭ la reĝo, kiu estis cetere la oficiala ŝtatestro kaj la estro de la armeo. Nur la reĝo rajtis proponi leĝojn, kiujn li poste sendis al unu el la du parlamentaj ĉambroj : aŭ la Chambre des pairs, aŭ la Chambre des députés.

La ĉarto restis valida dum la tuta periodo de la Resurtronigo, tio estas ĝis 1830. Poste validiĝis nova ĉarto de 1830.

Eksteraj ligiloj