Ĉasdomo Gabelbach

El Vikipedio, la libera enciklopedio
La eksa ĉasaddomo kaj muzeo.

Ne tre for de Kickelhahn troviĝas Ĉasdomo Gabelbach (germane: Jagdhaus Gabelbach). La domo estas hodiaŭ ege ŝatata ekskursocelo kaj por migrantoj kaj por amikoj de la germanaj klasikuloj. Gabelbach-valo famis ankaŭ pro la Gabelbach-konkurso por aŭtoj kaj motocikloj.

Priskribo de la domo[redakti | redakti fonton]

La malfrubaroka ligna duetaĝa konstruaĵo konstruiĝis en 1783 por duko Karlo Aŭgusto (Saksio-Vajmaro-Eisenach) okaze de vizito de la duko de Kurland. Ĝi nomiĝas laŭ arbaro-parto.

Ĝi gastigis plurfoje ankaŭ Goeton (inter 1776-1831), kion atestas ties dormo- kaj laborĉambro kun originalaj mebloj kaj diversaj dokumentoj.

La anaro Gabelbachgemeinde savis la konstruaĵon en 1910 luprenante ĝin. Ekde 1946 utiligis la tuton la Kulturligo de GDR kaj ŝatantoj de Goeto aranĝis en 1949 memoriglokon, kiun transprenis en 1964 la antaŭula asocio de Klassik Stiftung Weimar.

Muzea uzo[redakti | redakti fonton]

Hodiaŭ estas ĝi muzeo. La ekspozicioj informas pri la natursciencaj studoj de Goeto (ekz. botaniko, geologio kaj mineralogio) en la Turingia Arbaro. Krome vidindas originale rekonstruita manĝosalono de la 1783-a jaro kaj la salonoj en kiuj loĝis kaj laboris Goeto. Ankaŭ ĝenerale la vizitantoj lernas multon pri arbara vivo, ĉasada metio kaj naturprotektado. Alia Goeto-muzeo viziteblas en najbara Stützerbach, nome la Goethehaus.

Antaŭ la domo troviĝas monumento omaĝe al Rudolf Baumbach, malantaŭ monumento por la unua turingia landĉefforstisto Hans Schmid-Burgk.

Gabelbachgemeinde[redakti | redakti fonton]

blazono de Gabelbach-klubo

Post la morto de Goeto estis multaj filozofoj kaj poetoj kiuj interesiĝis pri pli profunda okupiĝo koncerne Goeton kaj goetaĵojn. Ili flegis renkontojn en Ilmenau fondinte en 1859 Gabelbachverein (alternativaj nomoj: GabelbachgemeindeGemeinde Gabelbach). Tasko ilia estas ankaŭ organizado de diversaj kongresetoj kaj agadoj en Ilmenau kaj en ties ĉirkaŭaĵo. La nomon prenis la societo de rojo Gabelbach. Renkontiĝoj estis en la ekde 1910 de la komunumo luprenita ĉasdomo.

Membris en ĝi i.a. la jenaj elstaruloj:

  • August Trinius (1851-1919), verkisto kaj kronikisto: publikigis en 1898 Aus der Chronik der Gemeinde Gabelbach
  • August Wilhelm Fils (1799-1878), geodeziisto: kuracbangastis ofte private en Ilmenau kaj iĝis en 1853 honora civitano
  • Friedrich Hofmann (1813-1888), poeto: pasigis duonon de la vivo en Ilmenau; por li starigitis puto en Ilmenau kaj nomitis strato urbocentre
  • Friedrich Trautvetter (1845-1926), juĝisto
  • Georg Bötticher (1849-1918), grafikisto, verkisto kaj literaturhistoriisto
  • Gustav Richard Fischer (1862-1921), entreprenisto
  • Joseph Victor von Scheffel (1826-1886), poeto: invititis al Ilmenau plurfoje fare de Schwanitz, komponis la kanton Gabelbachlied; ĝuis pri stratonomiĝo por li en Ilmenau
  • Karl Friedrich Schwanitz (1823-1903), ne tute tri jardekojn juĝisto en Ilmenau: engaĝiĝis ĝenerale publike tree, iĝis honora civitano en 1890; urbocentre portas straton lian nonom
  • Karl Wilhelm Heiße (1810-1883), ĉefforstisto kaj honora civitano de Ilmenau; por li nomiĝis vojo ne tro fora de la ĉasdomo
  • Rudolf Baumbach (1840-1905), populara poeto: strato en Ilmenau havas la honoron porti lian nomon
  • Theodor Fontane (1819-1898), poeto: feriis ses semajnojn en Ilmenau laŭ invito de Gabelbachgemeinde

Karakterizis la klubanojn la regionhistoriisto Bernd Frankenberger kiel elstarulojn alkoholnemalemajn, multinfluajn kaj humurplenajn. Por montri administran aŭtarkion elektis la fikciaj vilaĝanoj siajn ŝoltison, trezoriston kaj kronikiston. Aldonitis al tiu ĉi trio ankoraŭ oficiala komunumpoeto.[1][2]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Jürgen Apel: Gabelbach. Die Henne, 1990.
  2. Arne Martius: "Illustre Gesellschaft zu Gabelbach". Ĉe: TA, 31.12.2011