Ĉashobojo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Hobojo de ĉaso

Ĉashobojo estas ligna blovinstrumento kaj iomete pli malalta subspeco de la barokhobojo en tenorpozicio. La ĉashobojo estas agordita en F, do sonas perfektan kvinton pli malalta ol la hobojo. Ĝi devenas de la Lepsika konstruisto de lignaj blovinstrumentoj Johann Eichentopf. La du ĉashobojo konservitaj (en la muzeoj de Stokholmo kaj Kopenhage) el liaj konstruaĵoj tamen ne plu estas ludeblaj. La hobojo de ĉaso estas kurbigita, tegita de ledo kaj havas funelformajn finaĵoj el latuno, simile al ĉasokorno, el kio do ja devenas la nomero ĉas-. La ĉashobojo aperas en la pasionoj, la kantatoj kaj la Weihnachtsoratorium (kristnaska oratorio) de Johann Sebastian Bach. Plauj komponistoj por ĉashobojo estas Johann Friedrich Fasch, Johann Christoph Graupner kaj Giovanni Battista Ferrandini. Poste ĝi pluevoluiĝis al angla korno.