Chatham-insularo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Ĉatĥamoj)
Chatham-Insularo / Ĉathamo
Elkosma bildo kun la ĉefa insulo Chatham Island supre kaj Pitt Island dekstre malsupre
Elkosma bildo kun la ĉefa insulo Chatham Island supre kaj Pitt Island dekstre malsupre
grupo de insuloj
Akvejo Pacifika oceano
Geografia situo 43° 53′ S, 176° 29′ U (mapo)-43.883333333333-176.48333333333Koordinatoj: 43° 53′ S, 176° 29′ U (mapo) f1
Chatham-Insularo / Ĉathamo (Novzelando kromaj insuloj)
Chatham-Insularo / Ĉathamo (Novzelando kromaj insuloj)
DEC
Chatham-Insularo / Ĉathamo
Chatham-Insularo / Ĉathamo

Map

Nombro de insuloj 10
Ĉefa insulo Chatham
Tuta areo 963 km²f1
Loĝantoj 609 (2006) f2
Topografia mapo de la Chatham-Insularo
Topografia mapo de la Chatham-Insularo
vdr

La Chatham-insularo [ĉetem], Esperantigite Ĉathamo, estas arkipelago kun du ĉefaj insuloj oriente de Nov-Zelando. Laŭ censo de 2001 ili havis 717 loĝantojn. Kulture la insularo apartenas al Polinezio, politike al Nov-Zelando.

Historio[redakti | redakti fonton]

La Chatham-insularo estis unue ekloĝata de polinezianoj alvenintaj ŝipe. Supozeble ili estis idoj de la maorioj el Nov-Zelando, sed alia teorio sugestas idecon de pli nordaj polineziaj insuloj.

Pro la izoliteco de la insularo formiĝis propra identeco; la praloĝantoj nomas sin moriorioj. Antaŭ la kontakto kun eŭropanoj ili konsistigis primitivan, paceman socion de ĉirkaŭ 2.000 loĝantoj.

La kontakto kun Eŭropo ekestis je la 29-a de novembro 1791, je la alveno de velŝipo HMS Chatham, komandata de leŭtenanto William Broughton. Poste la insuloj iĝis bazo por ĉasado de balenoj kaj fokoj.

En 1835 la insulojn invadis ĉirkaŭ 500 maorioj, kiuj alvenis de Nov-Zelando sur du velŝipoj je la 19-a de novembro kaj la 24-a de decembro. Ili masakris la pliparton de la praloĝantaro, kiuj pro sia pacamo ne rezistis. La malmultaj postvivintoj formis miksitan socion kun la maoriaj invadintoj kaj la eŭrop-devenaj balen-ĉasistoj.

En 1842 la Chatham-insularo iĝis parto de Nov-Zelando, tiutempe kolonio de Britio.

En 1843 alvenis grupo da luteranaj misiistoj el Germanio.

Geografio[redakti | redakti fonton]

La insularo situas ĉirkaŭ 43° 59′ 17″ S 176° 27′ 13″ U / 43.98806 °S, 176.45361 °U / -43.98806; -176.45361 (mapo), proksimume 800 km oriente de Nov-Zelando.

Loĝataj estas du insuloj: Chatham (Rehoku en la morioria, Wharekauri en la maoria) kaj Pitt-insulo (Rangiauria). La aliaj insuloj, kiaj Rangatira, formas natur-rezervejon. Plej malproksime de Chatham situas insuloj Forty-Fours (Motuhara), ĉirkaŭ 50 km oriente. Norde estas la tri fratinoj nome SistersRangitatahi.

La precipaj loĝlokoj estas Waitangi (ĉ. 200 loĝantoj), Te One, Kaingaroa, Owenga kaj Port Hutt. Waitangi havas malsanulejon kaj plurajn vendejojn; ĝi estas la ĉefa haveno. En la insularo ekzistas tri lernejoj, kiuj provizas ok jarojn da instruado.

La flughaveno, kun kurejo el batita tero, troviĝas ĉe Hapupu, norde en insulo Chatham. Kompanio Air Chathams ofertas regulajn servojn al tri nov-zelandaj urboj: Auckland, Wellington kaj Christchurch.

Neoficiala flago de la insularo

Kvankam la insularo situas oriente de la internacia datlinio, ĝi havas la saman daton kiel cetera Nov-Zelando, okcidente de ĝi. Ĝia horo tamen antaŭas tiun de Nov-Zelando je 45 minutoj.

La (neoficiala) flago de la insularo prezentas (leviĝantan) sunon kaj la verdan formon de insulo Chatham sur blua fono (maro). La blanka makulo estas lago Te Wahanga.

Naturo[redakti | redakti fonton]

Pro la izoliteco de tiu insularo disvolviĝis en ĝi tre apartaj specioj de animaloj, ekzemple birdoj, kiel la PareaoĈathama kolombo, Hemiphaga chathamensis, la Ĉathama anaso, Pachyanas chathamica, la Ĉathama petrelo, Pterodroma axillaris aŭ la Ĉathama tufkormorano, Phalacrocorax onslowi, diferencaj multfoje el similaj specioj de Novzelando.