Rangitatahi

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
The Sisters / Rangitatahi
Akvejo Sudpacifiko
Arkipelago Ĉathamoj
Geografia situo 43° 34′ S, 176° 48′ U (mapo)-43.564722222222-176.80833333333Koordinatoj: 43° 34′ S, 176° 48′ U (mapo)
Nombro de insuloj 3
Ĉefa insulo Big Sister Island
Tuta areo dep1
Loĝantoj (neloĝata)
Mapo de la Ĉathamoj, kie „The Sisters“ situas tute en nordokcidento
Mapo de la Ĉathamoj, kie „The Sisters“ situas tute en nordokcidento
Information icon.svg
vdr

The Sisters nome Fratinoj, aŭ Rangitatahi en Maori,[1] estas grupo de tri insuloj situantaj je 16 km norde de Kabo Pattison, Ĉatham-Insulo. Ili estas la plej nordaj membroj de la Ĉathama Arkipelago, situanta je 800 km oriente de la Suda Insulo de Novzelando.

La insuloj estas la jenaj:

  • Big Sister aŭ Granda Fratino (propra Rangitatahi[1])
  • Middle Sister aŭ Meza Fratino (Te Awanui[1])
  • Little Sister aŭ Malgranda Fratino

Faŭno[redakti | redakti fonton]

La insuloj estas la dua plej granda reprodukta kolonio de Sanforda albatroso, kaj havigas reproduktejojn ankaŭ por la Bulera albatroso, la Norda giganta petrelo, la Feturta priono, la Larĝbeka priono, la Griza pufino, la Pisplonĝpetrelo, la Grizdorsa petrelo, la Blankavizaĝa petrelo, la Pita kormorano, la Bruna rabmevo, la Tarapungo, kaj la Blankafrunta ŝterno.[1] La loko estis identigita kiel Grava Birdareo fare de BirdLife International ĉar ĝi eltenas Bulerajn albatrosojn kaj Nordajn gigantajn petrelojn.[2]

Nepriskribita specio de skarabo povas esti endemia de la insuloj.[1]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. 1,0 1,1 1,2 1,3 1,4 Government of New Zealand, Dept. of Conservation (1999) Chatham IslandsConservation Management Strategy. Alirita 2012-07-13.
  2. Chatham Islands (The Sisters). BirdLife data zone: Important Bird Areas. BirdLife International (2012). Alirita 2012-11-18.