Larĝbeka priono

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Vikipedio:Kiel legi la taksonomionKiel legi la taksonomion
Larĝbeka priono
Larĝbeka priono
Larĝbeka priono
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Procelarioformaj Procelariiformes
Familio: Procelariedoj Procellariidae
Genro: Procellaria
Pachyptila vittata
(G. Forster, 1777)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
Wikidata-logo.svg
Information icon.svg
vdr

La Larĝbeka priono, Pachyptila vittata, estas malgranda marbirdo, sed la plej granda priono, kun grizaj supraj partoj, kaj blankaj subaj partoj. Ĝi havas multajn aliajn nomojn kiaj Blubeka kolombopetrelo, Larĝbeka kolombopetrelo, Longbeka priono, Komuna priono, Glacibirdo kaj Balenbirdo.[1]

Taksonomio[redakti | redakti fonton]

La Larĝbeka priono estas membro de la genro Pachyptila, kaj kun la Blua petrelo formas la grupon de la prionoj. Siavice tiuj estas membroj de la familio Procelariedoj kaj de la ordo Procelarioformaj. La prionoj estas malgrandaj kaj tipe manĝas nur zooplanktonon;[1] tamen kiel membroj de la Procelarioformaj, ili kunhavas kelkajn identigajn karakterojn. Unue, ili havas nazajn trapasejojn kiuj ligiĝas al la supra beko, kvankam la naztruoj ĉe la albatrosoj estas flanke de la beko. La bekoj de la Procelarioformaj estas unikaj ankaŭ ĉe tio ke ili disiĝas en 7 al 9 kornecaj platoj. Ili produktas stomakoleon faritan el vaksecaj esteroj kaj trigliceridoj kiuj stokiĝas en la proventrikulo. Tio estas uzata kontraŭ predantoj same kiel energiriĉa manĝofonto por idoj kaj por plenkreskuloj dum ties longaj flugoj.[2] Fine ili havas ankaŭ salglandojn kiuj situiĝas ĉe la naza trapasejo kaj helpas al sensaligo de ties korpoj, pro la alta kvanto de oceana akvo kiun ili englutas. Ili elpelas la salan solvaĵon tra sia nazo.[3]

Etimologio[redakti | redakti fonton]

La vorto Pachyptila derivas el la grekaj vortoj paĥis kaj ptilon. Paĥis signifas dikanfortikan kaj ptilon signifas plumon. Ankaŭ el la greka lingvo, priono devenas el la vorto priōn signife segilon, alude al ties segilecajn bordojn de la beko.[4]

Priskribo[redakti | redakti fonton]

La Larĝbeka priono estas la plej granda priono.[1] Ties plumaro estas tipe priona, nome blugriza ĉe supraj partoj, kaj blanka sube. Ili havas malhelan markon kun formo de "M" ĉe supraj partoj (dorso) etende al flugilpintoj, kaj ties vosto estas kun nigra pinto. Ili havas nigrajn bekon kaj kronon kaj malhelan okulstrion.[5] La kapobildo estas pli distinga kaj la vostobendo estas malpli etenda ol tiu de la simila Feturta priono. Ĝi havas larĝan ebenan bekon (kio nomigas la specion) kun kombilecaj bordoj nome lameloj. Temas pri granda priono 25 al 30 cm longa, kun enverguro de 57 al 66 cm kaj peza averaĝe 160 al 235 g.[1]

Kutimaro[redakti | redakti fonton]

Ili estas sociemaj birdoj; tamen ties pariĝada ceremonio okazas nokte aŭ ene de siaj nestotruoj. Kiam ili bezonas defendi siajn nestotruojn ili estas tre agresemaj uzante alvokojn, sintenojn kaj kolmordon.[1]

Manĝo[redakti | redakti fonton]

Ties dieto konsistas ĉefe el planktonaj krustuloj (nome kopepodoj) kaj aliaj fajnaj maranimaloj, kiaj kalmaroj kaj fiŝoj, kiujn ili manĝas nokte el akva surfaco.[6] Ili uzas teknikon nome hidroplanado, kiam la birdo flugas havante sian bekon en akvo kaj metas akvon ene, kaj poste filtras la manĝerojn. Ili ankaŭ kaptas el la surfaco. Tiu priono ne sekvas fiŝkaptadajn ŝipojn regule.[1]

Reproduktado[redakti | redakti fonton]

Ili reproduktiĝas kolonie kaj preferas malgrandajn insulojn. La nesto estas situanta surgrunde, kaŝite inter vegetaĵaro kaj elfosita per beko aŭ piedoj, aŭ ĝi estas en truo en fendo. La reproduktado ekas ĉe marbordaj deklivoj, lafejoj aŭ klifoj de la reproduktaj insuloj en julio aŭ aŭgusto; la ino demetas ununuran ovon en nestotruo. Ambaŭ gepatroj kunrespondecas pri kovado de la ovo dum 50 tagoj, kaj poste pasas aliajn 50 pluajn tagojn por idozorgado.[1] La ĉefaj predantoj estas rabmevoj, kvankam en kelkaj insuloj, katoj kaj ratoj malpliigis la prionajn nombrojn draste. La membroj de la kolonioj disiĝas el decembro, kvankam kelkaj plenkreskuloj restas ĉe la najbareco de la reproduktejaj insuloj kaj povas viziti siajn nestotruojn vintre.

Teritorio kaj habitato[redakti | redakti fonton]

Tiu specio troviĝas ĉe oceanoj kaj marbordaj areoj de la Suda Hemisfero. Ties kolonioj povas troviĝi ĉe la insuloj Gough, Tristan da Cunha, Suda Insulo, Ĉathamoj, ĉe ĉeantarktaj Antipodaj Insuloj, kaj ĉe aliaj insuloj ĉe la marbordo de Novzelando.[1][7]

Konservado[redakti | redakti fonton]

Tiu priono havas teritorion de 10.500,000 km² kaj ĉirkaŭkalkulatan populacion de 15,000,000. Ĝi estas konsiderata kiel Malplej Zorgiga fare de la IUCN Ruĝa Listo de Minacataj Specioj..[8]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. 1,0 1,1 1,2 1,3 1,4 1,5 1,6 1,7 Maynard, B. J. (2003)
  2. Double, M. C. (2003)
  3. Ehrlich, Paul R. (1988)
  4. Gotch, A. T. (1995)
  5. ZipCode Zoo (19a Junio 2009)
  6. Harrison, C. & Greensmith, A. (1993)
  7. Clements, James (2007)
  8. "BLI"

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  • Harrison, P.. (1991) Seabirds: an identification guide, 2‑a eldono, Beckenham, U.K.: Christopher Helm. ISBN 0-7136-3510-X.
  • BirdLife International (2009) Broad-billed Prion Pachyptila vittata - BirdLife Species Factsheet. Data Zone. Alirita 23a Jul 2009. Arkivigite je 2009-01-05 per la retarkivo Wayback Machine
  • Clements, James. (2007) The Clements Checklist of the Birds of the World, 6‑a eldono, Ithaca, NY: Cornell University Press. ISBN 978-0-8014-4501-9.
  • Double, M. C. (2003). "Procellariiformes (Tubenosed Seabirds)". In Hutchins, Michael; Jackson, Jerome A.; Bock, Walter J. et al. Grzimek's Animal Life Encyclopedia. 8 Birds I Tinamous and Ratites to Hoatzins. Joseph E. Trumpey, Chief Scientific Illustrator (2 ed.). Farmington Hills, MI: Gale Group. pp. 107–111. ISBN 0-7876-5784-0.
  • Ehrlich, Paul R.. (1988) The Birders Handbook. New York, NY: Simon & Schuster, p. 29–31. ISBN 0-671-65989-8.
  • Gotch, A. F.. (1995) “Albatrosses, Fulmars, Shearwaters, and Petrels”, Latin Names Explained A Guide to the Scientific Classifications of Reptiles, Birds & Mammals. New York, NY: Facts on File. ISBN 0-8160-3377-3.
  • Maynard, B. J. (2003). "Shearwaters, petrels, and fulmars (Procellariidae)". In Hutchins, Michael; Jackson, Jerome A.; Bock, Walter J. et al. Grzimek's Animal Life Encyclopedia. 8 Birds I Tinamous and Ratites to Hoatzins. Joseph E. Trumpey, Chief Scientific Illustrator (2 ed.). Farmington Hills, MI: Gale Group. pp. 123–133. ISBN 0-7876-5784-0.
  • ZipCode Zoo (19 Jun 2009) Pachyptila vittata (Broad-Billed Prion). BayScience Foundation. Alirita 23 Jul 2009.