Ĉeĥaj kronikoj
Aspekto
| Chronica Boemorum | |
|---|---|
| literatura verko | |
| Aŭtoroj | |
| Aŭtoro | Kosmas |
| Lingvoj | |
| Lingvo | latina lingvo |
| Eldonado | |
| Ĝenro | kroniko |
Ĉeĥaj kronikoj priskribas la vivon en Bohemio kaj Moravio dum la mezepoko kaj renesanco. Ili estas skribitaj latine aŭ en la malnova ĉeĥa lingvo.
Latinlingvaj kronikoj
[redakti | redakti fonton]- Chronica Boemorum (Kroniko Bohema) de Kosmas (ĝis 1125) – daŭrigis ĝin Kanoniko de Vyšehrad (ĝis 1142) kaj Monaĥo de Sázava (ĝis 70-aj jaroj de la 12-a jarcento).
- Chronicon Aulae Regiae (Kroniko de Zbraslav) (ĝis 1338) – la kronikon komencis verki monaĥo Oto el la klostro de Zbraslav kaj finis ĝin Petr de Žitava.
Ĉeĥlingvaj kronikoj
[redakti | redakti fonton]- Kroniko de tiel nomata Dalimil (1310-1314) — versa kroniko de anonima aŭtoro, kiu estis pro eraro nomita Dalimil.
- Kronika česká (Kroniko ĉeĥa, 1541) de Václav Hájek z Libočan (mortis 1553)
- Historie církevní (Historio eklezia, 1626) de Pavel Skála ze Zhoře (1583–1640)
