Ĉeĥia Piratpartio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ĉeĥia Piratpartio
Česká pirátská strana
Emblemo de Ĉeĥia Piratpartio
piratpartiopartio
Lando  Ĉeĥio
Estro Ivan Bartoš
Fondiĝo la 17-an de junio 2009
Ĉefa sidejo Řehořova 943/19
130 00 Praha 3-Žižkov[1]
Ideologio liberalismo, Socialliberalismo, rekta demokratio
Retejo https://www.pirati.cz
vdr

Ĉeĥia Piratpartio (ĉeĥe Česká pirátská strana) estas politika partio en Ĉeĥio inspirigita de Piratpartio de Svedio. La partio estas membro de Internacia Pirata Partio (PPI) kaj Eŭropa Piratpartio (PPEU).

Ĥarakteristiko kaj programceloj[redakti | redakti fonton]

Deklarita politika celo de la partio estas penetrigado de respekto al baza rajto de homo pri libera disvastigado de ricevita informo kaj strikta protektado de privateco de civitanoj kiel reflekto de ŝanĝita realeco de informa socio en la 21-a jarcento.[2]

Ĉeĥia Piratpartio kaj Esperanto[redakti | redakti fonton]

Je la 28-a de decembro 2012 aperis propono de tiama prezidanto de Ĉeĥia Piratpatio Ivan BARTOŠ pri subteno de Esperanto kiel oficialan lingvon de Eŭropa Unio[3], sed poste li diris ke lia propono estis nure ŝerca[4]. La diskuto pri subteno de Esperanto estis denove malfermita je la 30-a de oktobro 2013[5], kies rezulto estis dissendo de multlingva "Alvoko al kunigo de esperantistoj kaj interlingvistoj inter piratoj"[6].

Kritiko[redakti | redakti fonton]

Jan HLAVÁČ el organizo Business Software Alliance (BSA) diris: „Tio samas al situacio kiam estiĝus partio por subteno de aŭtoŝtelistoj aŭ de legalizo de drogoj. Neniu povas havi rajton enmiksiĝi en rajtojn de aŭtoroj.“[7]

Markéta PRCHALOVÁ el organizo ČPU (Ĉeĥia Kontraŭpirata Unio) je la 23-a de julio 2009 en televida intervjuo diris: „Al mi tio ŝajnas same absurda situacio, kiel oni registrus partion de konsentuloj kun holokaŭstoseksperfortuloj de knabinetoj.“

Ligiloj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Usnesení Republikového výboru RV-29_2014 (ĉeĥe). Česká pirátská strana (c2014). Arkivita el la originalo je 2015-01-15. Alirita 2014-12-08. “Republikový výbor se usnesl na tom, že Česká pirátská strana sídlí na adrese Řehořova 943/19, Praha 3.”.
  2. Klíčník, Richard. Česká pirátská strana si bere vzor ze severu (ĉeĥe). dsl.cz (2009-06-09). Alirita 2014-12-13.
  3. Bartoš, Ivan. Esperanto jako úřední jayzk Evropské unie (ĉeĥe) (2012-12-28). Alirita 2014-12-08.[rompita ligilo]
  4. Bartoš, Ivan. Re: Esperanto jako úřední jayzk Evropské unie (ĉeĥe) (2013-01-03). Alirita 2014-12-08. “Svůj návrh stahuji. Věřím, že t,i co hlasovali pro projednání, tak učinili právě pro to, že chápali toto podání jako žert.”.[rompita ligilo]
  5. Klapka, Tomáš. Esperanto do EU (ĉeĥe) (2013-10-30). Arkivita el la originalo je 2015-04-28. Alirita 2014-12-08.
  6. Klapka, Tomáš. Vyzva ke sdruzeni esperantistu a interlingvistu z rad Piratu (ĉeĥe) (2013-11-04). Arkivita el la originalo je 2014-12-10. Alirita 2014-12-08.
  7. Votrubová, Andrea. Čeští internetoví piráti zakládají politickou stranu (ĉeĥe). idnes.cz (2009-04-21). Alirita 2014-12-13.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]