Ĉefelemento

El Vikipedio, la libera enciklopedio

En gramatiko, ĉefelemento de vortgrupo estas la vorto determinanta la vortospecon, atribuatan al la tuta grupo. Ekz‑e la klasika frazo «Senkoloraj verdaj ideoj furioze dormas» entenas du vortgrupojn, substantivan kaj verban, kies ĉefelementoj estas ĉi-sube grasigitaj:

  • Senkoloraj verdaj ideoj
  • furioze dormas.

Analogie, ĉefelemento de kunmetita vorto[1] estas la radiko determinanta la vortkarakteron kaj la bazan signifon de la tuta kunmetaĵo; ekz‑e en «dormoĉambro» la ĉefelemento estas ĉambr, kiu determinas la substantivan vortkarakteron kaj la ĝeneralan signifon (ejo). Same en la ekvivalenta vortgrupo: «ĉambro por dormi».

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Termino el PAG, §288.