Vortkaraktero
En esperantologio vortkaraktero (aŭ vortkategorio) estas la kerna ideo de la teorio pri vortfarado en Esperanto.
Laŭ tiu teorio, ĉiu radiko de Esperanto apriore havas ian radikkarakteron, apartenas al vortospeco kongrua kun ĝia signifo. Ekz‑e la radikoj hom-, ŝton- esprimas la ideojn pri la objektoj ‹homo›, ‹ŝtono› kaj tial estas substantivkarakteraj (oni jes povas formi ankaŭ la adjektivojn ‹homa›, ‹ŝtona› — sed tiujn formojn oni perceptas kaj rigardas kiel formojn konvertitajn); la radikoj bel-, jun-, ruĝ- esprimas la ideon pri la ecoj ‹bela›, ‹juna›, ‹ruĝa›, kaj tial estas adjektivkarakteraj; la radikoj ir-, dir-, puŝ- esprimas la ideon pri la agoj ‹iri›, ‹diri›, ‹puŝi›, kaj tial estas verbkarakteraj; ktp.
La radikkaraktero influas la signifon de konvertita formo, kaj la aplikeblon (aŭ aplikendon) de la sufiksoj ĉe derivado. Ekz‑e ĉe la substantiviga konverto de vortoj adjektivkarakteraj rezultas nomo de eco (‹belo›, ‹juno›, ‹ruĝo›); ĉe substantivigo de vortoj verbkarakteraj rezultas nomoj de agoj (‹iro›, ‹diro›, ‹puŝo›) ktp.
Ĉe derivado, ‹homo› kaj ‹ŝtono› ne bezonas substantivigajn sufiksojn — oni ne diras ‹homulo›, kaj ‹ŝtonaĵo› ne estas simpla ‹ŝtono›, sed io farita el ŝtono; sed por paroli ulo juna la sufikso necesas (junulo).
Tradicie en la vortaroj esperantaj (ekde UV) oni listigas la vortojn laŭ la ordo de la radikoj (sen atenti la finaĵojn), komencante per formo responda al la radikkaraktero (kiu do aperas kiel kapvorto). Ekz‑e la vortojn kun la radiko ‹hom/› oni serĉu sub ‹homo›, ĉar la radiko estas substantivkaraktera; la formo ‹homa› aperas ene kiel derivaĵo (aŭ, pli ĝuste, konvertaĵo).
Iuj esperantistoj opinias la vortkarakterojn malnecesa komplikaĵo; laŭ ili la signifon de ĉiuj derivaĵoj oni komprenu laŭ la kunteksto. En la vortaroj kompilitaj laŭ ilia principo[1] oni inverse trovas laŭalfabete la kapvorton ‹homa› kaj la formon ‹homo› ene de tiu artikolo. Laŭ tiu koncepto ne estas iu baza formo, do ‹homa›, ‹home›, ‹homo› estas egalrajtaj.
Problemo de tiu simplisma teorio konsistas en tio, ke ĝi malatentas la realajn diferencojn ĉe derivado de diversspecaj radikkarakteroj. Klasika ekzemplo uzas la radikojn ‹bros› kaj ‹komb›.
Se oni malagnoskas bazan formon radikkarakteran, tiam oni povas deiri de ajna vortospeco; ekz‑e de la verboj ‹brosi› kaj ‹kombi›. La du agoj tre similas unu la alian; ĉu la iloj por plenumi ilin estas same similaj? Ho ve, oni brosas per broso, sed kombas per kombilo; oni ne diras brosilo, kaj kombo estas ne ilo, sed ago. La diferenco estas ŝuldata al la radikkaraktero: ĉe la derivado la finaĵo ‹-i› malaperas, restas la nuda radiko kiu reakiras sian aprioran radikkarakteron, la substantivan ĉe ‹bros›, kaj la verban ĉe ‹komb›.
Radikkaraktero kaj vortkaraktero
[redakti | redakti fonton]Ĉi-supre estis uzataj 2 terminoj: ‹radikkaraktero› kaj ‹vortkaraktero›. Laŭ la tradicio esperantologia oni rigardas radikojn kiel vortojn; tial la unua estas subnocio de la dua (vortkaraktero estas pli ĝenerala, ĉar ĝi aplikeblas ankaŭ al la vortoj kunmetitaj; la karaktero de tiuj lastaj estas la karaktero de ilia ĉefelemento).
Historio
[redakti | redakti fonton]Dum la unuaj 20 jaroj oni uzadis Esperanton sen paroli pri la vortostrukturoj, ĝis en la jaro 1907ª aŭdiĝis gravaj akuzoj kontraŭ la Lingvo Internacia: «ĝi ne havas logikan vortostrukturon». Tuj ekestis vigla esplorado kaj verkado tiutema, fare de Couturat, René de Saussure (Antido), Herbert F. Höveler (E. Ĉefeĉ), Panel, Paul Fruictier…
Couturat opiniis, ke Esperanto malhavas sistemon de vortfarado, kaj konstruis siajn «regulojn de derivado», kiuj lin kondukis al Ido.
La aliaj esploristoj provis malkaŝi la principojn de la dudekjara praktikado. Tiuj provoj iris en du direktoj.
La unua, kies ĉefa reprezentanto estis René de Saussure, vidis en la Zamenhofa kreaĵo sistemon bazitan sur la fundamento de certaj naciaj lingvoj, en kiuj la radikoj per si mem posedas karakteron logikan kaj gramatikan (la «Sistemo rigida»).
La dua, en kiu precipe elstaris E. Ĉefeĉ, malagnoskis gramatikan karakteron de la radikoj; kontraŭe, laŭ ĝi la senkaraktereco estas trajto per kiu Esperanto superas la lingvojn naciajn; eventualajn neklarecojn forigas la kunteksto (la «Sistemo elasta»).
Post la 6ª UK Vaŝingtona la Akademio starigis komisionon por atingi interkonsenton; ĝi konsistis el R. de Saussure (prezidanto), E. Ĉefeĉ, Théophile Cart kaj A. Grabowski. En 1913 la Akademio oficialigis la kompromisan principon pri Neceso kaj sufiĉo, proponitan de R. de Saussure kaj iom ŝanĝitan laŭ la konsiloj de E. Ĉefeĉ. En 1916 kaj 1917 aperis du eldonoj de la 20-paĝa broŝuro «La vort-strukturo de Esperanto», la frukto de la komisiona kunlaborado, prezentita de la komisiona prezidanto de la nomo de la plimulto.[2]
La vortkarakteran teorion pri la esperanta vortfarado plu evoluigis Kaloĉajo, ĝin detale prezentas PAG kaj PMEG. En 1966 ĝin aprobis la Akademio de Esperanto[3]
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Ekz‑e Taschen-Wörterbuch Esperanto-Deutsch von Dr. E.-D. Krause, Leipzig, 1967.
- ↑ Laŭ E. Wüster: Vort-strukturo. «Germana Esperantisto», Dresdeno. 14. 1917:4 B, p. 44–45; ankaŭ en E. Wüster: Esperantologiaj studoj. Memor-Kolekto editorita de Reinhard Haupenthal, 1978. P.13–14.
- ↑ Enketo kaj decidoj de la Akademio pri la demando de La Vortfarado en Esperanto. En: Aktoj de la Akademio 1963-1967. Oficiala Bulteno de la Akademio de Esperanto, № 9.