Antido

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.

Antido estas kaj kromnomo de René de Saussure, kaj nomo de projekto por reformi Esperanton de li.

de Saussure en 1907 adoptis la kromnomon Antido por kontraŭbatali Idon, tial la nomo anti- ("kontraŭ") + ido. Poste li faris proponon por ŝanĝoj al Esperanto, kaj, fine, en 1920, lian projekton oni nomis Antido. Antido estis lingvoprojekto pli proksima al "ortodoksa" Esperanto ol Ido. Li proponis ŝanĝon en ortografio kaj korelativa sistemo, foreston de akuzativo kaj kelkajn ŝanĝojn malpli gravajn en vortprovizo.

Antido ankaŭ estis nomata Lingwo Internaciona di Antido, Antido 1 kaj Nov-Esperanto[mankas fonto].

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

Ĉiu skribita de Saussure.

  • "Antido": Nova formo de la Lingvo Internacia "Esperanto" (Bern 1919) 84 pp.
  • Projekto de praktika skribo por la lingvo internacia de Antido, Bern [ca. 1920]
  • Projekto de fonetika skribo por la lingvo internatsia de Antido, Bern [ca. 1920]
  • Resumo de la teorio de Antido, Saarbrücken, 1982 (editis Artur E. Iltis)

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]