Ĉelo de Ito

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La ĉeloj de Ito, nomataj ankaŭ hepataj stelĉeloj, aŭ hepataj adipocitoj, estas en la spaco perisinusoida de Disse. Ili enhavas en sia citoplasmo gutojn de vitamino A, pro kio oni aldonis al ili la funkcion de ĉeloj de stokado de retinoidoj (vitamino A); alia funkcio kiun posedas tiuj ĉeloj estas la produktado de eksterĉela matrico kaj de kolageno de tipo III post hepataj vundoj.

Ili ricevis sian nomon pro Toshio Ito (1904-1991), japana doktoro kiu malkovris ilin en 1956.[1]

Ŝajne kiam la hepato suferas vundon, tiuj ĉeloj aktiviĝas kaj ĉesas stoki retinoidojn, kuntiriĝas, produktas histinhibiciilojn, plimultiĝas kaj produktas la proteinojn de la eksterĉela matrico. Fine, la pliiĝo de la ĉeloj de Ito rezultas en la produktado de cikatroj en la hepato.[2]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Suematsu M, Aiso S (2001). «Professor Toshio Ito: a clairvoyant in pericyte biology». The Keio Journal of Medicine 50 (2): 66-71. PMID 11450594.
  2. Arab JP, Arrese M, Trauner M (2018). «Recent Insights into the Pathogenesis of Nonalcoholic Fatty Liver Disease».[rompita ligilo] Annual Review of Pathology: Mechanisms of Disease 13: 321-350. doi:10.1146/annurev-pathol-020117-043617.