Ĉepa

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Transkarpata provinco en Ukrainio

Bazaj informoj[redakti | redakti fonton]

Ĉepa, ukraine Чепа, hungare Csepe (ĉepe) estas vilaĝo en Ukrainio, en Transkarpata provinco, en distrikto de Vinohradiv. Ankoraŭ 2 vilaĝoj apartenas al la municipo.

Historio[redakti | redakti fonton]

La unua mencio devenis el 1320 en formo Theluk. En 1910 loĝis en Csepe 965 da homoj, plejparte hungaroj. Ĝis 1920 Csepe apartenis al Hungara reĝlando, al Ugocsa, al distrikto de Halmi, poste al Ĉeĥoslovakio. Csepe rehungariĝis inter 1938-1945, ĉar la unua Arbitracio de Vieno deklaris, ke tiuj komunumoj, kie la hungaroj vivas en majoritato, apartenu al Hungario. Ekde 1945 Ĉepa apartenis al Sovetunio, fine ekde 1991 al Ukrainio. En 2001 loĝis en Ĉepa 1943 da homoj, (1110 hungaroj).

Vilaĝservoj estas ukraina lernejo, bierofarejo.

Vidindaĵo[redakti | redakti fonton]