Saltu al enhavo

Ĉiesfinaĵo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Sonorilo kun riĉe ornamita ĉiesfinaĵo

Ĉiesfinaĵo estas riĉe ornamita peco da ŝnuro fiksita al la frapilo de ŝipsonorilo aŭ alia sonorilo. Ĝi estas uzata por permane sonorigi la sonorilon.

La origino de la ĉiesfinaĵo estas la rivaleco inter la splisistoj kiuj volas montri sian lertecon.

Pridisputata teorio estas, ke ĉiesfinaĵo estas peco da ŝnuro kun kvasto je la finaĵo kio antaŭe, ĉirkaŭ la Ora jarcento, kiam neceseja papero ankoraŭ ne ekzistis, estis uzata sur ŝipoj por purigi la anuson post fekado. Post tio oni reĵetas la ĉiesfinaĵon en la maron. Pro la sala marakvo la finaĵo estis purigata. La alia finaĵo estis fiksita al la pavezo. Ekzemploj de tio estas videbla sur replikaĵo de la VOC-ŝipo Batavia je la Batavia-ŝipfarejo en Lelystad kaj la Halve Maen en Hoorn ambaŭ en Nederlando.