Ĉimpanza genro

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Ĉimpanza genro
Virseksa ĉimpanzo (maldekstre) kaj virseksa bonobo (dekstre)
Virseksa ĉimpanzo (maldekstre) kaj virseksa bonobo (dekstre)
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Mamuloj Mammalia
Ordo: Primatoj Primates
Familio: Homedoj Hominidae
Subfamilio: Homenoj Homininae
Tribo: Hominioj Hominini
Subtribo: Panina
Genro: Pan
Oken, 1816
Simia troglodytes
Blumenbach, 1775

Pan troglodytes (ĉimpanzo)
Pan paniscus (bonobo, "eta ĉimpanzo")

Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr
Ĉimpanzo
devenanta el la Suda Provinco de Kameruno

La ĉimpanza genro (latine Pan) estas afrotropisa besta genro el la familio de homedoj. La genro dividiĝas al du specioj, la ĉimpanzoj (latine Pan troglodytes) kaj la bonoboj aŭ "etaj ĉimpanzoj" (latine Pan paniscus). La genro apartenas al la ordo de primatoj. La ĉimpanzojn kaj bonobojn oni konsideras la plej proksimaj kuzoj al homo inter la bestoj (vidu la artikolon pri homedoj).

Por plej baza diferencigo vidu la du sekvajn fotojn:

kapo de ĉimpanzo: la kranio estas pli masiva, la vizaĝo plej ofte pli hela. Iuj bestoj havas blankan mentonan barbon.
kapo de bonobo: Okulfrapa estas la senhara fruntomezo, la longa tempia hararo falanta ambaŭflanken, kaj la malhela vizaĝo kun helaj lipoj.