Tradicia ĉina skribo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Ĉina tradicia)
Maldekstre kaj nigre, signoj por "ĉina signo" en la tradicia ĉina skribo; dekstre kaj ruĝe, "ĉina signo" en la simpligita ĉina skribo.
Ekzemplo de ĉina kaligrafio.

La tradicia ĉina skribotradiciaj ĉinaj signoj (ĉine tradicie 正體字/繁體字; simpligite 正体字/繁体字; pinjine Zhèngtǐzì/Fántĭzì) estas ĉina signoj en ajna signaro, kiuj ne enhavas signojn aŭ signo-anstataŭaĵojn nove kreitajn post 1946. Ili estas plej ofte la signoj en la normigitaj signaroj de Tajvano, Honkongo kaj Makao aŭ en la Kangxi-Vortaro. La modernaj formoj de tradiciaj ĉinaj signoj unue aperis kun la apero de la klerika skribo (ĉine 隸書; pinjine lìshū; japane 隷書体, Reiŝotai) dum la Han-dinastio kaj estis pli-malpli stabilaj ekde la 5-a jarcento de nia erao (dum la Sudaj kaj Nordaj Dinastioj regintaj inter la jaroj 420 kaj 589.) La termino "tradicia ĉina" estas uzata por kontrastigi tradiciajn signojn kun la simpligita ĉina skribo, normigita litertiparo enkondukita de la registaro de la Popola Respubliko Ĉinio en la kontinenta Ĉinio en la 1950-aj jaroj.