Kangxi-Vortaro

El Vikipedio, la libera enciklopedio
康熙字典

La Kangxi-Vortaro (康煕字典 ;Hanyu Pinyin: Kāngxī Zìdiǎn) estas ĉinskriba vortaro. La Kangxi-Imperiestro de Qing-Dinastio ordonis ĝian plenumigon en 1710 kaj ĝi estis publikigita en 1716. La nomo de la vortaro devenis el la eraa nomo de la Imperiestro.

La 30 redaktantoj, interalie Zhang Yushu kaj Chen Tingjing redaktis la vortaron tra 5 jaroj. La 42 volumoj enhavas klarigojn pri prononcoj kaj signifoj de 49 030 literoj.

La ordigo de literoj estas laŭ radikaloj ordigitaj laŭ streko-nombro.

En komputiko, kodigo de Unikodo baziĝas sur Kangxi-Vortaro.