Ĉinaj noveloj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ĉinaj Noveloj
Aŭtoro Oskar Erdberg
Eldonjaro 1933
Eldoninto EKRELO
Paĝoj 72
vdr

Ĉinaj Noveloj

  • kurta skizo: Tendenco bolŝevika. "Interna, anima kontakto de l'aŭtoro kun la sklavaj amasoj neniel sentiĝas. Lingvaĵo entute bona" (N. B., probable Norbert Barthelmess, Sennacieca Revuo 1933, paĝo 84.)

La sama verko ankaŭ je titolo Kiinalaisia novelleja en 1931 aperis suome, je titolo Die drei Grundsätze des Mister Kung und andere Chinesische Novellen en 1932 germane kaj je titolo Khinezishe noṿeln [ĥineziŝe noveln] en 1933 jide.

Recenzoj[redakti | redakti fonton]

Citaĵo
 [...] Multe pli interesaj estas la ĉinaj noveloj, precipe ilia postparolo, priparolanta ĉinan revolucian romanon de franco Malrot kaj la jugon de Trotzki pri ĝi. Oni aŭdis tie, ke oni ne ŝatas la kontraŭecon de Trotzki kontraŭ rusaj agentoj en Ĉinio kaj ke oni kalkulas je konkero de Ĉinio kaj Hindujo kaj poste de aliaj mondprovincoj, nombrantaj kune nur sammultajn logantojn kiel la antaŭe nomitaj. Nu, Dio gardu nin! La tri noveloj „Tajana simfonio“, „Fenikso“, „Talismano“ parte ankaŭ kontentigos komunistojn; tre efika estas la fina frazo de la skizo „La grandaj demokratioj“. La naturo en ĉiuj rakontoj estas bele pentrita. Laŭ lingva korekteco la du verkoj ankaŭ ne estas samvaloraj, kvankam la sama persono — almenaŭ laŭ aserto de la eldonejo — kontrolis ambaü. En la traktato oni trovas la kutimajn „Ekrelaĵojn“ (aŭ legu laŭplaĉe „elrelajojn“): se kun infinitivo (se . . . konsideri), ĉe kun akuzativo; „dum“ por germana „solange“; „ŝi“ kiel refleksivo de ĉiuj tri personoj; „post“ anst. „laŭ“; „nome“ anst. „do" (denn); forgesi pri, krome iom idistajn formojn kiel: posible, kreiva, primara. La dua verko montras bonajn tradukojn: alikorpigo (Seelenwanderung), devizo (Sprechchor), transtrabo (Querbalken), deira (abwegig) La vorto „kompradoro“ (el hispana lingvo: aĉetanto), gentrio (angle: gentry, malsupera nobelularo), placdarmo (france: place d’armes) bezonas klarigon. Eraroj ankaŭ tie ne tute mankas, krom jam supre cititaj: ekz. timo antaŭ (anst. pro). 
— D-ro W. Biehler. Aŭstria Esperantisto (revuo) n.110 (jul 1934)
Citaĵo
 La verketo tendence sovieta priskribas la situacion de la popolo en Ĉinujo. Se oni senigas la enhavon de la okulfrape politik-literaturaj frazoj, restas tamen la impreso konsolebla per la ekzistanta alibibira [tiel] dokumentado, ke ne ĉio estas rozkolora en la lando de la centmilionoj. 
— Belga esperantisto n202 (jul-dec 1933)


Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]