Ĉinukaj lingvoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Mapo de norda Ameriko kun markilo por la ĉinukaj lingvoj

La Ĉinukaj lingvoj estas grupo de parencaj lingvoj indiĝene parolata (aŭ -ita) de la ĉinukoj. Ĝia parolregiono estis la valo kaj delto de Kolumbio, kaj iom norde de la riverbuŝo ĝis Golfo Willapa. Laŭ lingvistoj, la lingvogrupo konsistis el du ĉefaj branĉoj, la malsupra (pli proksima al la oceano) kaj la supra (pli oriente). Ĉiu branĉo konsistis el pluraj dialektoj, plejparte surbaze de la vilaĝoj parolantaj ilin. La malsupraj dialektoj estas tute formortintaj, kaj restas nur malmultaj parolantoj de du supraj dialektoj (Wasco-Wishram).

Homoj sen lingvistika klereco ofte diras "ĉinuka lingvo" (singulare) por la ĉinuka piĝino, kiu estis la plej vaste uzata interlingvo en la regiono, kiam eŭropdevenintoj kaj aliaj eksteruloj unue alvenis la regionon. Tiu piĝino baldaŭ tre disvastiĝis kaj, en iuj urboj, kreoliĝis (ĉ. 1830). La kreola formo restas parolata kaj flegata en unu oregona triblando (Grand Ronde). Kvankam tiu lingvo enhavas multegajn ĉinukdevenajn vortojn, ĝi ne estas laŭ la teknika, lingvistika senco "ĉinuka lingvo".