Ĉinukoj
Aspekto
Ĉinukoj | |
---|---|
popolo | |
Ŝtatoj kun signifa populacio | |
Sub la termino ĉinukoj oni komprenas kelkajn grupoj de la usonaj indianoj en la Pacifika Nordokcidento de Usono. En la frua parto de la 19-a jarcento, la ĉinukaj popoloj loĝis laŭ la malsupraj kaj mezaj bordoj de la rivero Kolumbio en terenoj nun troviĝantaj en Oregono kaj Vaŝingtonio. La ĉinukoj estis tiu popolo kiun renkontis la ekspedicio de Lewis kaj Clark en 1805 ĉe la malsupra Kolumbio.
Ĉinukaj grupoj
[redakti | redakti fonton]Inter la ĉinukaj grupoj estas:
- Cathlamet
- Cathlahmahs
- Chilluckittequaw
- Klatsop
- Chahcowah
- Clackamas
- Clowwewalla
- Cushook
- Echelut (Wishram-Wasco),
- Killaniuck
- Multnomah
- Skilloot
- Wahkiakum (Wac-ki-a-cum)
- Wappato
- Wascopan
- Watlata (Kaskada aŭ Wishram).
La plimulto de la vivantaj ĉinukoj loĝas en la urbetoj Bay Center, Chinook, kaj Ilwaco en sudokcidenta Vaŝingtonio. Multaj libroj verkiĝis pri la ĉinukoj, inter ili Boston Jane: an Adventure.
Famaj ĉinukoj
[redakti | redakti fonton]- Ranald MacDonald (nask. la 3-an de februaro 1824, mortis la 24-an de aŭgusto 1894), duon-ĉinuko kiu naskiĝis en Fortikaĵo Astoria, kiel filo de Archibald MacDonald, skota peltokomercisto de la Kompanio de la Hudsona Golfo kaj Raven, ĉinuka "princino"[?], estis la unua usonano kiu instruis la anglan lingvon en Japanio, en la jaroj 1847-1848. En tiu rolo li instruis Einosuke Moriyama, unu el la ĉefaj interpretistoj kiuj poste prizorgos negocojn inter Komodoro Perry kaj la Ŝogunato Tokugawa.
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Retejo pri Ĉinukoj Arkivigite je 2019-09-04 per la retarkivo Wayback Machine
- Oficiala Retejo de la Ĉinuka Nacio