Ĉokolado-montetoj
Aspekto
Ĉokolado-montetoj | ||
---|---|---|
Geografia regiono | ||
monteto [+] | ||
Lando | Filipinoj | |
- koordinatoj | 9° 55′ 0″ N, 124° 10′ 0″ O (mapo)9.9166666666667124.16666666667Koordinatoj: 9° 55′ 0″ N, 124° 10′ 0″ O (mapo) | |
Ĉokolado-montetoj | ||
Vikimedia Komunejo: Chocolate Hills [+] | ||
La ĉokolado-montetoj estas nenormala geologa formacio en Bohol, Filipinoj. Ĝi konsistas el ĉ. 1,268 perfekte konuso-formaj montetoj de preskaŭ sama alteco situantaj je areo de pli ol 50 km2. Ili estas kovritaj de verda herbaro, kiu iĝas bruna dum la seka sesio, tial la nomo.
La ĉokolado-montetoj estas fama turista aĵo de Bohol. Ĝi aperas en la provinca flago kaj blazono kaj simbolizas la riĉecon de naturaj atraktivaĵoj en tiu provinco. Ĝi estas deklarita la 3-a geologia nacia monumento kaj estas proponita por enmeto en la liston de Monda heredaĵo.
Priskribo
[redakti | redakti fonton]Fotisto Salvador Andre notas:
“ | homoj, kiuj unue vidas bildojn de tiu pejzaĝo, povas preskaŭ kredi, ke tiuj montetoj estas artefaritaĵo farita de homoj. Sed tiu ideo estas rapide forlasita, ĉar la elspezoj certe surpasus tiujn por la konstruo de la piramidoj en Egiptio. | ” |
Plie:
“ | Estas neniu natura formacio kiel tiu en la tuta mondo. | ” |