Ĉornoholova

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Ĉornoholova, ukraine Чорноголова, ruse Черноголова [ĉornogolova], slovake Černohlava, hungare Sóhát [sOhAt] estas vilaĝo en Ukrainio, en Transkarpata provinco, en distrikto Velikij Bereznij.

Transkarpata provinco en Ukrainio
Distrikto de Velikij Bereznij en Transkarpatio

Bazaj informoj[redakti | redakti fonton]

Situo[redakti | redakti fonton]

Ĉornoholova situas ĉe kunfluejo de 2 rojoj. Dubriniĉi kun stacidomo troviĝas je 13, Velikij Bereznij je 23, Uĵhorodo je 43 km-oj.

Historio[redakti | redakti fonton]

La unua mencio pri la vilaĝo okazis en 1500. La ĝistiama loknomo Csornoholova [ĉornoholova] en 1899 pro la hungariga politiko ŝanĝiĝis al hungara loknomo Sóhát. En 1910 vivis tie 1570 loĝantoj, (rutenoj en majoritato, germanoj kaj hungaroj en minoritato). Ĝis Traktato de Trianon la komunumo apartenis al Hungara reĝlando, al Ung, al distrikto de Nagyberezna, poste al Ĉeĥoslovakio. En 1939 la plej orienta regiono de disfalanta Ĉeĥoslovakio deklaris malgrandan sendependan respublikon. Poste Hungario okupis la respublikon kaj tuj aranĝis aŭtonomion, kies apartaĵo estis ankaŭ Suĥij. Tiam la hungara loknomo ŝanĝiĝis al Ungszuha. Ekde 1945 ĝi apartenis al Sovetunio, fine ekde 1991 al Ukrainio.

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]