Ĉudov-monaĥejo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
la monaĥejo en bildigo de la 19-a jarcento

La Ĉudov-Monaĥejo (ruse en cirila alfabeto Чудов монастырь, Ĉudov monastir) aŭ pli esperantlingve Mirakla Monaĥejo, pli formale nomata Aleksia Monaĥejo ĉefanĝelo Mikaelo, estis fondita en la Moskva Kremlo en 1358 de la metropolito Aleksio de Moskvo. La monaĥejo estis dediĉita al la legenda miraklo (ĉudo en la rusa) de la ĉefanĝelo Mikaelo en Koloseo (greke Κολοσσαί, Kolossai), antikva helena urbo en la regiono Frigio de Malgranda Azio (kies kristana paroĥo estis la adreso de la novtestamenta epistolo al la Koloseanoj). La Monaĥejo sekve de la senreligiigo de sovetunia Rusio post la Oktobra Revolucio estis fermita en 1918 kaj malkonstruita en 1929.