Ĉufutkaleo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Ĉufut-Kaleo)
Vidaĵo al la urbo
Maŭzoleo Ĝanike-Ĥanim
La karaima templo

Ĉufut-Kaleo (ruse Чуфут-Кале, ukraine Чуфут-Кале, krime-tatare Çufut Qale) estas mezepoka urbo-fortreso en Krimeo, kiu situas sur la teritorio de la Baĥĉisaraja distrikto de Aŭtonoma Respubliko Krimeo, 2,5 km oriente de Baĥĉisarajo. La nomo venas el la krime-tatara lingvo kaj signifas "juda fortreso" (çufut — judo, qale — fortikaĵo). La urbo estas konata ankaŭ sub la nomoj Ĝufut-Kale, Kirk-Jer, Kirk-Or.

Historio[redakti | redakti fonton]

La urbo aperis supozeble en la V-VIa jarcentoj p.K. kiel fortikaĵo sur la limoj de la Bizanca teritorio. Eblas, ke tiutempe ĝi nomiĝis Fulli (la urbo kun tiu nomo menciatas en diversaj fontoj, tamen la historiistoj ne povas difini, kiu el la nun konataj urboj respondas al ĝi). La loĝantaron de la urbo tiutempe konsistigis alanoj (iran-lingvaj triboj de sarmata deveno).

Dum frua mezepoko la urbo apartenis al kipĉakoj (tjurka tribo). Tiutempe la urbo nomiĝis Kirk-Or. En la jaro 1299 la urbo estis konkerita kaj prirabita de la Ora Hordo sub gvido de emiro Nogaj. En la XIII-XIVaj jarcentoj la urbo estis centro de eta princlando, kiu estis vasalo de la Ora Hordo. Ekde la XIV jarcento en la urbo ekloĝas karaimoj (tjurkdevena popolo en Krimeo, konfesanta judismon) kaj dum fondo de la Krimea Ĥanlando ili jam konsistigis la pli grandan parton de la loĝantaro de la urbo.

Kirk-Or estis rezidejo de la unua ĥano de sendependa Krimea Ĥanlando Ĥaĝi I Geraj. Post konstruigo de Baĥĉisarajo fare de Mengli I Geraj la ĥana ĉefurbo estis translokita tien. Dum la tempoj de la Krimea Ĥanlando la fortikaĵo Kirk-Or estis la loko de enprizonigo de gravaj militkaptitoj, samloke situis la ŝtata mon-farejo. Ĝuste dum tiu ĉi epoko la urbo ricevis sian nunan nomon Ĉufut-Kaleo (tradukite – juda fortreso) pro tio, ke la karaimoj, loĝantaj tie, konfesis ne islamon, kiel krime-tataroj, sed apartan formon de judismo. La karaimoj mem nomas la fortreson Ĝufut-Kale (Para fortreso) aŭ simple Kale (fortreso).

Post kiam Krimeo iĝis parto de Rusia Imperio karaimoj iom post iom forlasis la urbon kaj transloĝiĝis en aliajn krimeajn urbojn. Fine de la XIXa jarcento Ĉufut-Kaleo estis jam plene forlasita. En la fortikaĵo restis nur la familio de la gardisto.

Nuntempe la tuta fortreso estas granda muzeo sub klara ĉielo.

Nuntempo[redakti | redakti fonton]

Nun la pli granda parto de la urbo prezentas ruinojn. En la okcidenta, la plej antikva parto de la urbo, konserviĝis multaj mastrumaj kavernoj, elĉizitaj en la rokoj. Konserviĝis ankaŭ la ruinoj de la moskeo kaj maŭzoleo de Ĝanike-Ĥanim (filino de la Orhorda ĥano Toĥtamiŝ), konstruita en 1437. Restis ankaŭ du karaimaj temploj (kenasa-oj) kaj unu bieneto, konsistanta el du domoj. La temploj estas nun restaŭrataj de la karaima komunumo, kaj en la bieneto estas prezentita la ekspozicio pri la karaima kulturo.

La fortreso Ĉufut-Kaleo estas fama kaj populara vidindaĵo de Krimeo, ĉiujare vizitata de miloj da homoj.