Ĝalabo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ĝalabo

Ĝalabo (arabe جلاب, latinliterigo laŭ sistemo DMG ǧallāb, angle kaj france ofte latinliterigata Jallab, germane Dschallab, ruse Джалляб, en aliaj lingvoj simile laŭ la lingvaj kutimoj transskribi la sonon "ĝ") estas tradicia trinkaĵo el la islamaj landoj de meza Oriento. Ĝi nuntempe produktatas el daktiloj, vinbersuka siropo kaj roza akvo, origine uziĝis precipe karobo.[1][2] Kutime nuntempe ĝi estas fumaĵata kun arabaj incensoj, kaj en iuj nunaj preparaĵoj aldoniĝas artefaritaj aromoj. Aparte ŝatata la trinkaĵo estas en Libano, en Palestino kaj en Sirio, kie ĝi servatas kun flosantaj pinsemoj aŭ kun sekvinberoj kaj kutime kun glacikuboj.[3][4] Pro kontaktoj al islamanoj en aliaj landoj ĝi en la lastaj jaroj populariĝis ankaŭ en norda Afriko kaj inter (ne nepre mezorientaj) islamanoj translokiĝintaj al Eŭropo.[5]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Mayssam Samaha: Jallab – A Refreshingly Sweet Summer Drink, „Honest Cooking”, 2011 (angle)
  2. Emily Han: Wild Drinks & Cocktails: Handcrafted Squashes, Shrubs, Switchels, Tonics, and Infusions to Mix at Home, eldonejo Fair Winds Press, 2015, paĝo 82, ISBN 9781592337071 (angle)
  3. mencio en la kuirlibro "Simply Lebanese" de Ina'am Atalla (angle)
  4. kaj mencio en la vojaĝlibro "Syria & Lebanon" de Terry Carter, Lara Dunston kaj Amelia Thomas, eldonejo Lonely Planet 2008, paĝo 49, ISBN 9781741046090 (same angle)
  5. Laŭ interalie personaj indikoj de la esperantlingva psikologiino Remigija Rudaitytė, multe laboranta kun islamaj psikoterapiaj pacientoj el nordafrikaj islamaj landoj en Eŭropo.