Ĝardendomo ŝilera

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ĝardendomo ŝilera
muzeo • spektaklejo • arkitektura strukturo
Lando Germanio vd
Situo Jena
Koordinatoj 50° 55′ 33″ N, 11° 35′ 0″ O (mapo)50.925811.5833Koordinatoj: 50° 55′ 33″ N, 11° 35′ 0″ O (mapo)
Ĝardendomo ŝilera (Germanio)
Ĝardendomo ŝilera (Germanio)
DEC
Ĝardendomo ŝilera
Ĝardendomo ŝilera
Situo de Ĝardendomo ŝilera
Map
Ĝardendomo ŝilera
Retpaĝo http://uni-jena.de/en/Garden_House.html
vdr

La Ĝardendomo ŝilera (germane: Schillers Gartenhaus) troviĝas en la centro de Jena, Germanio, Schillergäßchen nr 2. Ĝi estas memorigilo je Friedrich Schiller en la turingia grandurbo, situante proksime de la stacidomo Jena West.

Historio[redakti | redakti fonton]

Ŝilero aĉetis la dometon, kiu konstruitis en la mezo de la 18-jc, en la jaro 1797 kiel duan domicilon kaj ĝardendomon. Pro pli bona aero li restis tie ĉi kun la edzino kaj la du filojn dum la someraj monatoj inter 1797-99. Sep jarojn pli frue li edzinigis Charlotte von Lengefeld en la vilaĝa kirko de Jena-Wenigenjena, kiun oni konas nuntempe kiel Ŝileran kirkon.

Ŝilero tuj post la akiro farigis alikonstruojn kaj instaligis en 1798 senkuirejan dometon meze de la ĝardeno, ĉar la odoroj en la loĝada areo ĝenis lin. Pri la alikonstruaĵoj mokis Johann Wolfgang von Goethe mem. Al li ŝajnis la nova pavilono kvazaŭ krenelo tronanta sur la muro de la grundo. En la tureto instalitis ankaŭ banejo, dume ligna ekstera ŝtuparo kondukis al la laborejo de Ŝilero. Tie ĉi kreitis multaj baladoj kaj grandaj partoj de Wallenstein kaj la unua akto de la tragedio Maria Stuart.

Post kiam Ŝilero transloĝiĝis kun al familianoj al Vajmaro li ludonis la tuton. Dum la lasta restado en la somero de 1801 Ŝilero verkis partojn de la dramo Jungfrau von Orleans. En 1802 li vendis ĝin.

Fremdaj posedantoj[redakti | redakti fonton]

Inter 1878-88 enloĝis ĝin Ernst Abbe. Tiam faritis ankaŭ duetaĝa alkonstruaĵo, en kiu troviĝas hodiaŭ la buroo de la Fondaĵo Ulrich Zwiener pri internacia interkompreniĝo kaj homaj rajtoj. La originala "krenelo" malkonstruitis en la 19-a jc kaj anstataŭigitis per kopio. Ekde 1924 la dometo estas muzeo. Daŭra ekspozicio informas onin pri la deko da kreivaj jaroj de Ŝilero en Jena.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]