Ĝenerala kodo pri teritoriaj kolektivumoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio


La ĝenerala kodo pri teritoriaj kolektivumoj (france "Code général des collectivités territoriales" aŭ "CGCT") arigas, en Francio, la leĝajn kaj reglamentajn dispoziciojn de la juro pri teritoriaj kolektivumoj.

Ĝia leĝa parto estis promulgita en 1996[1] kaj ĝia reglamenta parto nur en 2000[2]. Je sia promulgo, la ĝenerala kodo pri teritoriaj kolektivumoj estis adoptita je konstanta juro, tio estas sen nova jura regulo kompare al la validaj tekstoj. Ĝi sintezas kaj ordigas pli ol du jarcentoj da leĝoj pri teritoria administracio, el kiuj la unua datiĝas de "Convention" (1791). Tiu verko kontribuas al simpligo de aliro al juro en Francio, per forta redukto de la nombro de leĝoj kaj dekretoj antaŭe disigitaj, nun kunigitaj en unu unika referenca dokumento, kaj reordiogitaj laŭ plano, kiu faciligas komprenon de la reguloj.

Enhavo de la kodo[redakti | redakti fonton]

  • Unua parto : ĝeneralaj dispozicioj (6 libroj)
  • Dua parto : la municipo (5 libroj)
  • Tria parto : la departemento (4 libroj)
  • Kvara parto : la regiono (4 libroj)
  • Kvina parto : la loka kunlaborado (9 libroj : "syndicats de commune", distriktoj, "communautés de communes", "communautés urbaines", "communautés d'agglomération", "communautés de ville", ktp).
  • Sesa parto : transmaraj kolektivumoj regataj per artikolo 74 de la konstitucio (4 libroj)

Ĉiu libro konsistas el titoloj kaj ĉapitroj.

Partoprenantoj[redakti | redakti fonton]

Aliaj kodoj kun rilatoj al tiu kodo[redakti | redakti fonton]

En Francio, la ĉefaj kodoj kun rilatoj estas :

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]