Ĝino (brando)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Por samtitola artikolo vidu la paĝon Ĝino.
Selekto de ĝinboteloj vendotaj.

Ĝino estas alkohola trinkaĵo. Ĝi estas farata per distilado de fermentita grenopasto. Per la aldono de juniperberoj (aŭ pruneloj en kazo de prunelĝino) ĝi akiras la specifan guston. La gusto de ordinara ĝino estas tre seka (= nedolĉa) (kontraŭe al prunelĝino), tial oni trinkas ĝin tre malofte pura.

Ĝino senpere devenas de la nederlanda juniperbrando. Jam dum la Mezepokoj oni etskale faris en Nederlando juniperbrandeskan alkoholaĵon. Profesoro Francisko de la Boë Sylvius ĉ. 1650 faris distilaĵon kiun li nomis genièvregenova. La popolo jam baldaŭ ŝanĝis la nomon en genever kaj jenever.

En Britio ĉi tiu alkoholaĵo trapasis propran evoluon, tiel ĝi elkreskis al tipa brita produkto.