Ĝunĝunu

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kampuso en Ĝunĝunu
Kampuso en Ĝunĝunu
Ĝunĝunu
urbo
Administrado
Poŝtkodo 333001
Demografio
Geografio
Geografia situo 28° 8′ N, 75° 24′ O (mapo)28.12555555555675.397777777778Koordinatoj: 28° 8′ N, 75° 24′ O (mapo) [+]
Alto 323 m [+]
Horzono UTC+05:30 [+]
Ĝunĝunu (Raĝastano)
Ĝunĝunu (Raĝastano)
DEC
Ĝunĝunu
Ĝunĝunu
Situo de Ĝunĝunu
Ĝunĝunu (Barato)
Ĝunĝunu (Barato)
DEC
Ĝunĝunu
Ĝunĝunu
Situo de Ĝunĝunu

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Jhunjhunu [+]
vdr

Ĝunĝunu, laŭ (hindie झुन्झुनू) estas historia urbego kaj municipo en nordokcidenta Barato, en norda parto de subŝtato Raĝastano, en la samnoma distrikto, kie ĝi estas la sidejo. En tiu urbego vivas harmonie hinduoj kaj islamanoj kune dum jarcentoj.

Konstruaĵo en Ĝunĝunu

Demografio[redakti | redakti fonton]

Ĝunĝunu havis populacion de 118 473 en 2011 kun legopovo de 74%, kiu estas signife pli alta, ol la nacia averaĝo.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Ĝunĝunu situas 323 metrojn super la marnivelo sur montetaro. Ĉuru (Raĝastano) troviĝas 45, Sikar 59, Narnaul 72, Biŭani 106, Hisar 121, Alŭaro 137, subŝtata ĉefurbo Ĝajpuro 138 (voje 180), Nagaŭr 191, tutlanda ĉefurbo Delhio 190 (voje 240), Bikaner 202 (voje 220), Mumbajo 1049, Kolkato 1443 kilometrojn (aere) [1].

Akademio

Historio[redakti | redakti fonton]

En Ĝunĝunu pluraj dinastioj regis ekde 1045. La britoj regis ĝis 1947.

Lingvoj[redakti | redakti fonton]

En Ĝunĝunu la oficiala lingvo estas la hindia, sed oni parolas ankaŭ kelkajn dialektojn.

Religioj[redakti | redakti fonton]

En Ĝunĝunu vivas hinduoj (55%) kun islamanoj (44,5%), iomete aliaj.

Eduko[redakti | redakti fonton]

En Ĝunĝunu lastatempe estis establita sporta universitato. Pli malnovaj altnivelaj edukejoj estas alia universitato, kelkaj altlernejoj kaj akademio.

Klimato[redakti | redakti fonton]

En Ĝunĝunu pluvas jere nur ĉirkaŭ 400 mm, plejparte dum la musonsezono inter junio kaj septembro. En la ceteraj monatoj apenaŭ pluvas. La temperaturo varias averaĝe inter 18-34 °C.

Trafiko[redakti | redakti fonton]

Ĝunĝunu havas trairan fervojon, same trairan ĉefvojon, krome kuras al la urbego 5 aliaj vojoj. Loke ekzistas flughaveno por malgrandaj aviadiloj, sed internacia funkcias en Ĝajpuro. Alternativa flughaveno funkcias en Narnaul.

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

Fontoj[redakti | redakti fonton]

  • WikiTrans