Ĥajber-Paŝtulando

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ĥajber-Paŝtulando
خیبر پختون خواہ
(urdue)

provinco de Pakistano
Bazaj informoj
Ĉefurbo Peŝavaro
Areo 74 521 km²
Loĝantaro 21 706 054 (2006)
Loĝdenso 291,3 (2006) loĝantoj/km²
ISO-kodo PK-KP
vdr

Ĥajber-Paŝtulando - urdue خیبر پختون خواہ - estas unu el sume kvar provincoj de Pakistano. Inter la jaroj 1902 kaj 2010 ĝi nomiĝis Nordokcidenta limregiona provinco. Laŭ la stato de 2006 en la provinco vivis 21 706 054 loĝantoj, kio korespondas al loĝdenso de po 291,3 loĝantoj laŭ kvadrata kilometro. La du nomeroj aludas al la montpasejo Ĥajber kaj al la etno de paŝtuoj. Norde limas kun la Vaĥana Koridoro de Afganio.

la lago Kundol
Distrikta mapo de Ĥajber-Paŝtulando kaj Federacie Administrataj Tribareoj (FAT aŭ FATA) okcidente.

Vidu ankaŭ