Ĥaredoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Ĥaredoj estas praktikantoj de la plej strikta kaj konservativa branĉo de judismo. Ili ofte ankaŭ estas nomataj ultra-ortodoksuloj, kvankam tiun vorton kelkaj konsideras pejorativa.

Ĥared- (חֲרֵדִי) devenas el "ĥarada", kiu signifas timon aŭ anksiecon, kio en ĉi tiu kunteksto interpreteblas kiel "Tiu kiu tremas pro timo je Dio".

La ĥareda judismo, same kiel aliaj ortodoksaj judoj konsideras sian religiajn tradiciojn kaj kredojn kiel seninterrompan ĉenon ekde Moseo en la monto Sinajo kaj rigardas ne-ortodoksulojn kiel devojiĝantojn.

La juda leĝo (halaĥo) estas konsiderata kiel ordonoj donitaj de Dio por spirita, morala, religia kaj persona perfekto. Kiel tio, ĝi inkludas normojn pri preskaŭ ĉiu imagebla cirkonstanco. La reguloj estis disvolvigitaj tra la generacioj en kreskanta kolekto de religia literaturo. La Talmudon, malnova kompilado de leĝoj, ili rigardas kiel aŭtoritaton. Halaĥa estas gvidilo por ĉio kion judo faras dum la tago. Multaj el ĝiaj normoj komenciĝis unue kiel tradicioj antaŭ ol fariĝi reguloj. En religiaj lernejoj (jeŝiva) ĝi estas intense studata fako. La ĥaredoj kutime komprenas la normojn laŭ pli konservemaj kriterioj ol la modernaj ortodoksuloj. La reguloj ankoraŭ disvolviĝas en la nuntempa epoko, ekzemple pri uzo de elektro dum sabato aŭ festoj.

Vidu ankaŭ