Ĥazario

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jump to navigation Jump to search
Chasaren.jpg

Ĥazario, Ĥazaria Ĥanlando (650 - 969) - estas mezepoka lando de ĥazaroj. Ĉefurboj - Semender (Norda Kaŭkazio), Itil (Volgio). Religio - Judismo.

Historio[redakti | redakti fonton]

Komence ĥazaroj estis tjurkaj nomadoj. Je 555 ili estis unuafoje menciitaj kiel sendependa tribo.

Dum Persia-bizanca milito (602-628) ĥazaroj estis aliancanoj de Bizanco.

Post disfalo de Okcidenta Tjurkio je 630, en Orienta Eŭropo aperis du tjurkaj landoj: Granda Bulgario (632) kaj Ĥazario. Dum 660-aj jaroj Granda Bulgario disfalis kaj ĥazaroj aneksis ĝin. Reganto de ĥazaroj prenis titolon «ĥano».

Je 653 estis milito inter Ĥazario kaj Araba Kaliflando en kiu ĥazaroj venkis.

Dum 8a jarcento estis multe da militoj inter araboj kaj ĥazaroj:

  • 716 - 718, ĥazaroj savis Konstantinopolon de araboj.
  • 730, la plej granda rabatako de ĥazaroj.
  • 737, araboj atakis Ĥazarion kaj okupis ĝin. Ĥazario restis sendependa.
  • 762 - 764, 799 - du lastaj rabatakoj.

Dum 8a jc., Ĥazario estis denove aliancano de Bizanco.

Je 740 ĥazara ĥano Bulano iĝis judisto. Lia dinastio regis Ĥazarion ĝis pereo de Ĥazario.

Dum 9a jc. el Ĥazario elvenis hungaroj. Tiam aperis lasta malamiko de ĥazaroj - Rusio.

Rusio militis kontraŭ Ĥazario, kaj post malvenkoj (ekz. je 922 j. en Ĥazario pereis Olego la Saĝa) rusoj atakis Bizancon. Sed dum ekspedicio de Svjatoslavo la Brava, okazinta je 964 - 969, Ĥazario estis frakasita.

Je 1079 ĥazaroj lastfoje mensciitis en ĥronikoj.

Regantoj[redakti | redakti fonton]

Paganoj

  • Ĥazaro
  • Kadiro Kasaro (ĉ. 6a jc)
  • Ĝebuo-Ĥano (620 - 623)
  • Ibuziro Glavano (705 - 711)
  • Barĝilo (721 - 731)
  • Virĥoro (731 - 750)
    • Parsbit - regentino
  • Bagaturo (763 - 764)
  • Zaĥario

Judistoj

  • Obadio
  • Ezekio
  • Manasio la 1-a
  • Isaako
  • Zabulono
  • Manasio la 2-a
  • Nisio
  • Menaĥemo
  • Beniameno
  • Aarono la 2-a
  • Josifo