Ĥimero (arkitekturo)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Notre Dame, Parizo: Galerie des Chimières (ĥimero, ne gargojlo).

Uzita por priskribi elementon de arkitekturo, ĥimero estas figuro (ofte de besto) ĉu fantasta, mita aŭ groteska uzata cele al ornamo. La ĥimeroj estas foje iel erare priskribitaj kiel gargojloj. Ĝuste uzita, la termino "gargojlo" referencas specife al ĉizita rara figuro uzata kiel fino de akvokondukilo kiu forigas tion el la muroj de edificoj.

Laŭ Francisko Azorín ĥimero estas Monstro de la greka mitologio kun leona kapo, kapra ventro k. draga vosto. Bildo reprezentanta tian aŭ similan monstron.[1] Li indikas etimologion el fenica ŝamira (fajraĵo) kaj de tie la greka ksimaira kaj la latina chimaera.[2]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Francisko Azorín, arkitekto, Universala Terminologio de la Arkitekturo (arkeologio, arto, konstruo k. metio), Presejo Chulilla y Ángel, Madrido, 1932, paĝo 91.
  2. Azorín, samloke.