Ĥorknabo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Ĥorknabo estas knaba membro de ĥoro, kutime de knaba ĥoro kies ĉiuj aliaj membroj do same estas knaboj.

En neformala lingvouzo, kaj en Esperanto kaj en pluraj aliaj lingvoj - ekzemple angle choirboygermane Chorknabe (atentu ke germane la vorto "Knabe" estas arkaiĝinta vorto, kiu do sonas eksmoda, dum en Esperanto ĝi estas normala vorto sen tia konotacio) - ĝi signas aparte bonkondutan kaj morale senriprocan personon, en la sama senco en kiu anglalingve ankaŭ boy scout (do "knaba skolto") signas personon kiu estas konsiderata honora aŭ de alta konscienco.

Historo[redakti | redakti fonton]

En la kristanisma liturgio kantado de ĥorknaboj ekde la pleja komenco de la kristana movado havis grandan rolon. La diraĵo de Sankta Paŭlo, ke "virinoj silentu en la eklezio" (latine mulieres en ecclesiis taceant) korespondis al la grandparte patriarkisma tradicio de la frua kristanisma eklezio. Tiel la evoluo de voĉa polifonio ("plurvoĉeco") en la kristana liturgio de la Mezepoko tra la Renesanco kaj la Baroko plejparte, kvankam ne ekskluzive, okazis en senvirinaj ĥoroj el viraj, el knabaj aŭ el viraj kaj knabaj kantistoj.

En la angla lingvo la vorto "choirboy", do 'ĥorknabo' (anstataŭigante la antaŭe uzitan vorton "singing boy", 'kantanta knabo') ŝajne ekuziĝis fare de la novelisto William Makepeace Thackeray (1811-1863) en la Viktoria epoko.

Dum la 19-a jarcento pli kaj pli oftiĝis ne-ekleziaj miksitaj ĥoroj el viroj kaj virinoj, kaj dum la 20-a jarcento ankaŭ ne-ekleziaj infanaj ĥoroj el knabinoj kaj knaboj. Koresponde, en tiaj modernaj ĥoroj preferatas la neŭtrala vorto "ĥorano", ĉu knaba, knabina, vira aŭ virina.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]