Ĵuro de Sankta Gadea

El Vikipedio, la libera enciklopedio
La Jura de Santa Gadea, de Marcos Hiráldez Acosta. 1864. (Palaco de la Senato de Hispanio, Madrido).

La Ĵuro de Sankta Gadea estas mezepoka legendo dissendita de la Romanco de la Ĵuro de Sankta Gadea, en kiu oni rakontas la ĵuron kiu supozite devis fari la reĝo Alfonso la 6-a de Leono en la preĝejo de Sankta Gadea aŭ Águeda de Burgoso, Hispanio, fine de 1072, por pruvi ke li ne estis partopreninta en la murdo de sia frato, nome la reĝo Sanĉo la 2-a de Kastilio, kiu fakte estis murdita dum la Sieĝo de Zamoro, kiu estis de ilia fratino, la infantino Urraca. Tiu fakto ne okazis historie.

Laŭ la mito estis Rodrigo Díaz de Vivar, Cid Campeador, kiel reprezentanto de la kastiliaj nobeloj, kiu devigis la reĝon Alfonso ĵuri. Tiele li iĝis heroo por kastilianoj, kiuj ne multe ŝatis la dependon el la regno de Leono. Krome Cido devis ekziliĝi al tero de landlimoj kaj konkeroj por eviti la malemon de la reĝo kiu estis devigita ĵuri.